Ĉinio havas 52 mondajn heredaĵojn

(GMT+08:00) 2017-07-11 15:46:07     Redaktoro:Ĝoja

La 4an de julio inaŭguriĝis la 41a Sesio de Monda Heredaĵa Komitato, kaj ĉio iras orde kaj galte. Prezidento de la sesio Jacek Purchla titolis la tagojn (la 7a, 8a kaj 9a de julio) "la 3 plej belaj tagoj".


(Gulangyu-insulo)

22 projektoj (18 kulturaj heredaĵoj kaj 4 naturaj heredaĵoj) estis aprobitaj kiel mondaj heredaĵoj, tial la totalaj nombroj de mondaj heredaĵoj estas 1073, inter ili 832 estas kulturaj, 206 naturaj kaj 35 miksaj. En la sesio du afrikaj landoj Angolo kaj Eritreo havas propran unuan mondan heredaĵon. Ĉinaj Hoh Xil kaj Gulangyu-insulo fariĝis mondaj heredaĵoj. Tial Ĉinio havas sume 52 mondajn heredaĵojn, inter ili 36 estas kulturaj, 12 naturaj kaj 4 miksaj heredaĵoj. Ĉinio okupas la duan lokon de la mondo, nur post Italio, kiu havas 53 mondajn heredaĵojn, kaj Hispanio per 46 mondaj heredaĵoj okupas la trian lokon.


(Hoh Xil)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin