Usona armeo: Liberiĝo de Mosulo ne signifas finon de kontraŭterorisma agado

(GMT+08:00) 2017-07-11 12:18:29     Redaktoro:Yu

La usona Departemento de Defendo konfirmis lunde, ke la stabejo de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Irako jam estas sub la regado de irakaj sekurectrupoj, tamen la venko de la kampanjo en la urbo Masulo ne signifas la finon de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

La Departemento de Defendo diris en sia deklaro, ke en Mosulo eble ankoraŭ sin kaŝas batalistoj de la Islama Ŝtato, kaj eksplodaĵoj postlasitaj en la malnova urbo restas forigotaj, sed la urbo estas tute sub la regado de irakaj sekurectrupoj.

La deklaro diris, ke la Islama Ŝtato minacas la tutan mondon, kaj la venko de la kampanjo en Mosulo ne signifas la finon de la batalo kontraŭ tiu ĉi grupo. La usona flanko vokis ĉiujn partiojn de Irako unuanime bati armitajn fortojn de la Islama Ŝtato en aliaj regionoj de la lando kaj certigi, ke ne aperos plu kondiĉoj favoraj al terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin