Trump premas kongreson adopti leĝprojekton pri sanzorgo

(GMT+08:00) 2017-07-11 15:04:21     Redaktoro:Yu

Lunde en socia komunikilo, usona prezidento Donald Trump premis la kongreson, urĝante ĝin adopti la novan sanzorgan leĝprojekton anktaŭ la fermo de kunveno en aŭgusto.

Trump diris en socia komunikilo, ke estas neniu bela kaj nova leĝprojekto pri sanzorgo estis adoptita kaj efektivigita. Li diris, ke estas neimagble, ke la kongreso lasis Vaŝintonon alfronti tian situacion.

Reformo de sanzorgo estas unu el la promesoj faritaj de Trump dum la elektkampanjo. Maje la Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone adptis la Akton pri Sanzorgo, subtenatan de respublikanoj, por anstataŭi la Akton pri Kostelportebla Sanzorgo, subskribitan de tiama prezidento Barack Obama. Poste respublikanaj senatanoj modifis la Akton pri Sanzorgo kaj lanĉis la repacigan akton.

Laŭ la repaciga akto, la registaro ne plu devigos ordinarajn homojn aĉeti sanasekuron, sed helpos ilin aĉeti sanasekuron per redukto de impostpagoj kaj aliaj rimedoj. Krome, tiu ĉi akto reduktos la medicinajn pagojn de homoj kun meznivelaj aŭ altaj enspezoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin