Ĉinio kaj Usono okazigos unuan ampleksan ekonomian dialogon

(GMT+08:00) 2017-07-11 18:44:35     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde konfirmis, ke la unua ampleksa ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazos en la 19a de julio en Vaŝingtono.

Proparolanto de la ministerio Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke la konsento estis atingita de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump dum la pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo.

Geng diris, ke dum la baldaŭa dialogo kunprezidita de ĉina vicĉefministro Wang Yang, usonaj ministro pri financo Steven Mnuchin kaj ministro pri komerco Wilbur Ross, la du flankoj interŝanĝos opiniojn pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de komuna zorgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin