Novaĵoj (Julio 11)

(GMT+08:00) 2017-07-11 16:32:17     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke komenciĝis nova intertraktado inter siria registaro kaj opoziciaj gvidantoj; iraka ĉefministro deklaris liberiĝon de la urbo Mosulo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Ĝenevo, speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj pri Sirio Staffan de Mistura malfermis novan nerektan intertraktadon inter reprezentantoj de la siria registaro kaj opoziciaj gvidantoj. Li diris, ke tio celas simpligi pacan intertraktadon por mildigi la preskaŭ sep-jaran internan militon.

De Mistura diris al ĵurnalistoj post sia renkontiĝo kun la siria registara delegacio estrata de siria ambsadoro al la UN Bashar Jaafari, ke ili ne atendas grandan trarompon, sed esperas laŭgradan disvolviĝon de duflanka intertraktado.

Poste en tiu tago, li ankaŭ renkontiĝis kun opoziciaj gvidantoj kaj reprezentantoj de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, nome Ĉinio, Francio, Rusio, Usono kaj Britio. Li diris, ke li ricevis fortan subtenon.

La intertraktado en Ĝenevo, la sepa ĝis nun, komenciĝis en la unua plena tago de la militpaŭzo en suda Sirio, kio povas liveri pli bonan atmosferon por paca intertraktado.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis deklaron, esprimante bonvenon al la interkonsento, kiun atingis Usono, Rusio kaj Jordanio por realigi militpaŭzon kaj faciligi la humanitaran agadon en sudokcidenta Sirio.

La deklaro diris, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres opinias, ke la interkonsento estas grava paŝo por redukti konfliktojn, pliigi helpajn kanalojn kaj realigi ampleksan militpaŭzon en Sirio.

La deklaro diris ankaŭ, ke okaze de la nova ĝeneva intertraktado pri Sirio sub la dominado de la UN, la ĝenerala sekretario urĝas ĉiujn partiojn duobligi siajn klopodojn por politika kompromiso pri la siria demando.

Vendrede de la lasta semajno en Amano, Usono, Rusio kaj Jordanio venis en akordon pri subteno al la militpaŭzo en sudokcidenta Sirio. La interkonsento validiĝis en la 9a de julio.

Lunde en la komandejo de la batalo kontraŭ terorismo ĉe la frontlinio de Mosulo, iraka ĉefministro Haider al-Abadi deklaris, ke la regado de ekstremisma grupo Islama ŝtato en Mosulo estis komplete renversita kaj la urbo estis tute liberigita.

Posttagmeze la iraka registaro okazigis mallongan ceremonion ekster la komandejo por celebri la venkon, kaj al-Abadi faris prelegon pri la venko. Li diris, ke la iraka armeo pagis grandan koston kaj finfine liberigis Mosulon. Li aldonis, "Mi deklaras al la tuta mondo, ke la regado de la Islama Ŝtato en Mosulo estis komplete renversita, kaj disfalis tiu ĉi terorisma grupo.

Tiuvespere okazis grandskalaj celebradoj en ĉefaj urboj de la lando, inkluzive de la ĉefurbo Bagdado kaj Mosulo.

La usona Departemento de Defendo konfirmis lunde, ke la stabejo de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Irako jam estas sub la regado de irakaj sekurectrupoj, tamen la venko de la kampanjo en la urbo Mosulo ne signifas la finon de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

La Departemento de Defendo diris en sia deklaro, ke en Mosulo eble ankoraŭ sin kaŝas batalistoj de la Islama Ŝtato, kaj eksplodaĵoj postlasitaj en la malnova urbo restas forigotaj, sed la urbo estas tute sub la regado de irakaj sekurectrupoj.

La deklaro diris, ke la Islama Ŝtato minacas la tutan mondon, kaj la venko de la kampanjo en Mosulo ne signifas la finon de la batalo kontraŭ tiu ĉi grupo. La usona flanko vokis ĉiujn partiojn de Irako unuanime bati armitajn fortojn de la Islama Ŝtato en aliaj regionoj de la lando kaj certigi, ke ne aperos plu kondiĉoj favoraj al terorismo.

Lunde en socia komunikilo, usona prezidento Donald Trump premis la kongreson, urĝante ĝin adopti la novan sanzorgan leĝprojekton antaŭ la fermo de kunveno en aŭgusto.

Trump diris en socia komunikilo, ke estas neniu bela kaj nova leĝprojekto pri sanzorgo estis adoptita kaj efektivigita. Li diris, ke estas neimageble, ke la kongreso lasis Vaŝingtonon alfronti tian situacion.

Reformo de sanzorgo estas unu el la promesoj faritaj de Trump dum la elektkampanjo. Maje la Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone adoptis la Akton pri Sanzorgo, subtenatan de respublikanoj, por anstataŭi la Akton pri Kostelportebla Sanzorgo, subskribitan de tiama prezidento Barack Obama. Poste respublikanaj senatanoj modifis la Akton pri Sanzorgo kaj lanĉis la repacigan akton.

Laŭ la repaciga akto, la registaro ne plu devigos ordinarajn homojn aĉeti sanasekuron, sed helpos ilin aĉeti sanasekuron per redukto de impostpagoj kaj aliaj rimedoj. Krome, tiu ĉi akto reduktos la medicinajn pagojn de homoj kun meznivelaj aŭ altaj enspezoj.

La usona Ŝtata Departemento lunde publikigis deklaron, dirante, ke ĝi decidis aprobi armilan vendon al Britio kaj Nederlando kun la valoro de 1 035 milionoj da dolaroj kaj 58,3 milionoj da dolaroj respektive, kaj ĝi jam informis la Kongreson pri tio.

Laŭ la deklaro de la Ŝtata Departemento, la armila vendo al Britio celas plialtigi la kapablon de la lando en traktado de la nunaj kaj estontaj minacoj. Ĝi diris ankaŭ, ke helpo al Nederlando en disvolvado de memdefenda kapablo estas tre grava por usonaj interesoj. Ĝi aldonis, ke la armila vendo al Britio kaj Nederlando ne povas ŝanĝi fundamentan militan ekvilibron en la regiono.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi reasertis lunde en regula gazetara konferenco, ke Irano oponas la okazigon de referendumo pri sendependo de la Kurda Aŭtonoma Regiono en Irako.

Qasemi diris ankaŭ, ke la kurda regiono estas parto de la iraka terirorio. La starpunkto de Irano estas principa kaj neŝanĝita. La suvereneco kaj teritoria integreco de Irako estas nediskuteblaj.

Li samtempe emfazis, ke ia ajn agado, kiu damaĝas la irakan suverenecon, eble estigos kaoson, kaj Irano oponas tian agadon.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi lunde deklaris liberiĝon de la dua plej granda urbo Mosulo. Sed la venko devas esti atribuita ne nur al la registara armeo, ĉar la kurdaj armitaj fortoj en Irako ludis gravan rolon en tiu ĉi kampanjo.

Prezidanto de la Kurda Aŭtonoma Regiono Massoud Barzani anoncis en junio, ke la aŭtonoma regiono okazigos referendumon pri sia sendependeco en la 25a de septembro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis marde, ke Mahmoud Abbas, prezidento de la palestina ŝtato, faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 17a ĝis la 20a de julio, laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin