Irakaj amaskomunikiloj: Islama Ŝtato konfirmis morton de al-Baghdadi

(GMT+08:00) 2017-07-12 12:10:10     Redaktoro:Shanshan

Irakaj amaskomunikiloj raportis marde, ke la ekstremisma organizo Islama Ŝtato publikigis koncizan deklaron per sia mediato en Tal Afar, okcidente de Mosulo, konfirmante, ke ĝia plej alta gvidanto Abu Bakr al-Baghdadi jam mortis. Tamen ĝi ne malkaŝis la detalojn de lia morto. La Islama Ŝtato aldonis, ke ĝi havos sian novan estron en la proksima estonteco.

En la pasinta monato rusaj amaskomunikiloj raportis, ke al-Baghdadi eble mortis en Sirio pro areatako de la rusa armeo. Tamen la raporto ankoraŭ ne estis konfirmita de Usono kaj Irako.

Lunde en Mosulo iraka ĉefministro Haider al-Abadi deklaris, ke la regado de la ekstremisma grupo Islama ŝtato en Mosulo estis komplete renversita kaj la urbo estis tute liberigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin