Usono ankoraŭ ne povas konfirmi morton de al-Baghdadi

(GMT+08:00) 2017-07-12 12:20:54     Redaktoro:Shanshan

La usona armeo diris marde, ke ĝi ankoraŭ ne povas konfirmi, ĉu Abu Bakr al-Baghdadi, la plej alta gvidanto de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato jam mortis.

Stephen Townsend, altranga komandanto de la usona armeo en Irako, diris tiutage en gazetara konferenco, ke kvankam la usona armeo jam akiris utilajn informojn el diversaj kanaloj, tamen ili ankoraŭ ne povas konfirmi tiun ĉi novaĵon.

Townsend diris ankaŭ, ke en la lasta monato rusaj amaskomunikiloj raportis, ke al-Baghdadi eble mortis en Sirio pro areatako de la rusa armeo. Tamen laŭ informoj akiritaj de la usona armeo, al-Baghdadi ne estis mortigita en la aeratako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin