Usono ne reduktos nombron de siaj armeanoj en Irako

(GMT+08:00) 2017-07-12 12:41:26     Redaktoro:Yu

La usona Departemento de Defendo diris marde, ke la irakaj sekurectrupoj reakiris la urbon Mosulo, tamen en la proksima estonteco Usono ne reduktos la nombron de siaj armeanoj en Irako.

Stephen Townsend, la plej alta komandanto de la usona armeo en Irako, diris tiutage en gazetara konferenco, ke la irakaj sekurectrupoj reakiris Mosulon, la stabejon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Irako, kio estas grava progreso en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato, tamen la provinco Ninewa, en kiu troviĝas Mosulo, kaj aliaj okcidentaj regionoj ankoraŭ ne estis komplete liberigitaj, tial ne finiĝis la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Townsend diris, ke post la fino de la operaco kontraŭ la Islama Ŝtato, Usono kaj ĝiaj aliancanoj restigos parton de siaj trupoj en Irako por pli multe partopreni en la trajnado de lokaj sekurectrupoj.

Laŭ donitaĵoj de la Departemento de Defendo, nun estas ĉirkaŭ 5 600 usonaj armeanoj en Irako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin