IOK decidos urbojn de olimpikoj de 2024 kaj 2028 en sama sesio

(GMT+08:00) 2017-07-12 13:45:40     Redaktoro:Yu

Marde en la svisa urbo Laŭzano, la 130a sesio de la Internacia Olimpia Komitato (IOK) okazigis voĉdonon kaj unuanime decidis, ke urboj de la olimpikoj de 2024 kaj 2028 estos elektitaj samtempe en la 131a sesio, kiu okazos septembre en la perua ĉefurbo Limo.

Ĉiuj 83 membroj ĉeestantaj la 130an sesion de la Internacia Olimpika Komitato voĉdonis por la decidoj faritaj de la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato en la komenco de junio. Los-Anĝeleso kaj Parizo estas la nuraj konkurantoj pri gastigo de la olimpikoj de 2024 post pluraj urboj, inkluzive de Oslo, Romo, Budapeŝto kaj Munkeno, kiuj sin retiris el la konkurado.

La finaj gastigantoj de la olimpikoj ankoraŭ estos deciditaj en voĉdono, kiu okazos en la 13a de septembro en la perua ĉefurbo Limo en la 131a sesio de la Internacia Olimpika Komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin