Tunizia ministro pri eksterlandaj aferoj vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2017-07-12 18:19:29     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke tunizia ministro pri eksterlandaj aferoj Khemaies Jhinaoui vizitos Ĉinion de la 17a ĝis la 21a de julio laŭ la invito de sia ĉina paralelulo Wang Yi.

Geng diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina-tuniziaj rilatoj stabile kaj sane disvolviĝis de post sia starigo antaŭ 53 jaroj.

Geng diris, ke Ĉinio subtenas la klopodojn de Tunizio por konservo de nacia stabileco kaj akcelo de disvolvado kaj volas labori kun Tunizio por profundigi politikan reciprokan fidon, fortigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj akceli kontinuan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Geng aldonis, ke tio estos la unua vizito de Jhinaoui al Ĉinio post lia enoficiĝo sur tiu ĉi posteno, kaj ĝi estas grava por ambaŭ flankoj. Dum sia vizito, Jhinaoui renkontiĝos kun ĉinaj gvidantoj kaj interparolos kun Wang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin