Kvar suspektataj memmortigaj bombatakoj sinsekve trafis la reginojn Mulaikalmari kaj Sabon Gari de la urbo. Ok homoj, inkluzive de du memmortigaj atakantoj, mortis en la unua kaj dua eksplodoj, kaj tri aliaj homoj estis mortigitaj en la ceteraj eksplodoj. Krome, kvin homoj estis vunditaj, laŭ vidintoj.
Boko Haram estis kulpigita pri la morto de pli ol 20 000 homoj kaj rifuĝo de 2,3 milionoj da aliaj en Niĝerio de post ilia ribelo komenciĝinta en 2009.