Francaj Esperantistoj Vizitis E-redakcion de ĈRI

(GMT+08:00) 2017-07-12 15:22:43     Redaktoro:Pluveta

La 3an de julio, du francaj esperantistoj Marie Therese kaj Nicolay Dimitrov vizitis nian redakcion.

Marie kaj Nicolay venis de la urbo en suda Francio. Ili vizitis niajn oficejon, studion kaj ekspozician halon pri historio de Ĉina Radio Internacia. Ili ĝoje babilis kun niaj kolegoj kaj rakontis la interesajn spertojn pri ĉeesto al la pasintaj UK-oj.

Post vojaĝo en Ĉinio Marie kaj Nicolay iros al Seulo, Sudkoreio, por ĉeesti la 102-an Universalan Kongreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin