Brazila eksprezidento kondamnita al 9 jaroj kaj 6 monatoj da mallibereco

(GMT+08:00) 2017-07-13 12:36:09     Redaktoro:Shanshan

Brazila federacia juĝisto Sergio Moro deklaris, ke post la unua juĝado eksa prezidento Luiz Inacio Lula da Silva estis kondamnita al 9 jaroj kaj 6 monatoj da malliberereco pro korupto kaj monlavado.

Laŭ raporto de brazila ĵurnalo O Globo, Moro diris post la verdikto, ke la malliberigo de Lula ne estos tuj efektivigita, ĉar li ankoraŭ havas rajton pri apelacio.

Moro, kiel juĝisto de la unua juĝado de la kazo pri korupto de brazila petrola kompanio Petroleo Brasileiro, deklaris akcepton de la akuzo de prokurorejo kontraŭ Lula rilate al korupto kaj monlavado en septembro de 2016. Poste Lula fariĝis suspektato de la kazo kaj la juĝa organo de Brazilo komencis la juĝadon.

Antaŭe, advokata grupo de Lula diris, ke ili apelacios pri ia ajn kulpa verdikto kontraŭ Lula.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin