Fokusoj de la Semajno (Jul. 14)

(GMT+08:00) 2017-07-14 16:17:27     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi lunde formale proklamis Mosulon liberigita el la ekstremisma grupo Islama Ŝtato post naŭ-monata intensa batalo por elpelo de la ekstremistoj el ilia lasta grava fortikaĵo en Irako.

Abadi diris en parolado en Mosulo, ke li deklaras al la tuta mondo la finon, fiaskon kaj disfalon de la Islama Ŝtato, kiun ili proklamis tie antaŭ tri jaroj.

Dimanĉe, Abadi, kiu estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la irakaj trupoj, vizitis Mosulon, kaj okazigis kunvenojn kun la militaj komandantoj antaŭ ol iri al la orienta flanko de Mosulo, kie centoj da homoj bonvenigis lian ĉeeston.

Ĉinio gratulis Irakon pro la liberiĝo de Mosulo, dirante, ke tio estas grava venko en la milito de la lando kontraŭ terorismo. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Geng diris, ke same kiel antaŭe Ĉinio subtenos plu la irakan registaron en protekto de nacia stabileco kaj akcelo de ekonomia rekonstruo.

Sudana prezidanto Omar al-Bashir merkrede subskribis dekreton frostigi la komitaton pri intertraktado kun Usono ĝis la 12a de oktobro de ĉi tiu jaro. La decido estis farita por respondi al Usono, kiu marde malfruigis je tri monatoj la limdaton fari decidon pri nuligo de la sankcioj al Sudano.

Pli frue en merkredo, la sudana registaro esprimis bedaŭron pro la anonco de Usono pri la prokrasto de nuligo de sankcioj kaj opiniis, ke la usona decido estas maljusta.

Sudana ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim Ghandour diris al raportistoj en Kartumo, ke ili bedaŭras la usonan decidon pri malfruigo de la limdato eterne nuligi unuflankajn kaj maljustajn sankciojn kontraŭ Sudano. Li aldonis, ke ili vidis neniun kialon de tiu maljusta longigo, kaj ili ankoraŭ atendas la nuligon de tiuj sankcioj kontraŭ Sudano.

Sudano kaj Usono aprobis kvin-vojan planon pasintjare, kiu inkluzivis kondiĉojn starigitajn de la usona registaro de tiama prezidento Barack Obama. Usono konsentis nuligi la sankciojn kontraŭ Sudano, se Sudano povus kontentigi serion da postuloj, inkluzive de plibonigo de homaj rajtoj, helpo al la paca procezo en Sud-Sudano kaj kunlaboro kun la usona Centra Inform-Agentejo en la batalo kontraŭ la terorismo.

Loka polico diris merkrede, ke 19 homoj estis mortigitaj kaj almenaŭ 23 aliaj vunditaj en lastatempaj suicidaj atakoj en niĝeria nordorienta regiono.

Policestro de la ŝtato Borno, Damian Chukwu, diris al raportistoj, ke kelkaj bombatakoj en la urbo Maiduguri de la ŝtato Borno marde vespere celis civilan sindefendan forton. Chukwu diris, ke inter la mortintoj, 12 estis membroj de la civila sindefenda forto, kaj la sep aliaj viktimoj estis senarmilaj civiluloj aŭ pasantoj.

Kvar virinoj efektivigis la sinmortigajn atakojn en tri malsamaj regionoj de la niĝeria norda urbo. La loka polico suspektis, ke la atakoj estis efektivigitaj de la terorisma grupo Boko Haram. La grupo intencis infiltri Maiduguri, ĉefurbon de la ŝtato Borno, post kiam ili estis elpelitaj el la urbo.

Boko Haram estis kulpigita pri la morto de pli ol 20 000 homoj kaj rifuĝo de 2,3 milionoj da aliaj en Niĝerio de post ilia ribelo komenciĝinta en 2009.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin