Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun sia paralelulo el Gvineo Ekvatora

(GMT+08:00) 2017-07-13 18:27:24     Redaktoro:Yu

Ĉina vicprezidanto Li Yuanchao renkontiĝis kun Teodoro Nguema Obiang Mangue, vicprezidento de Gvineo Ekvatora, ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio kaj Gvineo Ekvatora ĝuas profundan tradician amikecon, kaj li esperas, ke la du flankoj kaptos la novan oportunon de konstruado de la Zono kaj Vojo, efektivigos rezultojn de la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, firmigos politikan reciprokan konfidon, antaŭenigos pragmatan kunlaboron en infrastruktura konstruo, investado kaj financado, fiŝkaptado, turismo kaj interpopolaj interŝanĝoj, striktigos kunlaboron pri internaciaj aferoj kaj altigos la ampleksan partnerecon de kunlaboro inter la du landoj ĝis nova nivelo.

Mangue diris, ke Gvineo Ekvatora rigardas Ĉinion kiel bonan amikon kaj bonan partneron de reciproka respekto, reciproka profito kaj komuna gajno kaj volas puŝi la duflankajn rilatojn realigi novan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin