Novaĵoj (Julio 13)

(GMT+08:00) 2017-07-13 16:41:18     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio volas ludi konstrueman rolon por solvi konflikton inter Pakistano kaj Hindio; usona ŝtatsekretario mediaciis pri diplomatia krizo inter Kataro kaj kvar arabaj landoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris en regula gazetara konferenco, ke la konflikto inter Pakistano kaj Hindio apud linio de reala regado en Kaŝmiro ne utilas al regionaj paco kaj kvieto.

Estas raporto, ke konferenco de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Organizo pri Islama Kunlaboro forte kondamnis la streĉan situacion en Kaŝmiro regata de Hindio kaj alvokis Hindion efektivigi la rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN pri Kaŝmiro. Raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri la situacio en la regiono, kaj ĉu ĝi volas ludi rolon por mildigi la streĉecon?

Geng respondis, ke la situacio en Kaŝmiro jam vekis atenton de la internacia komunumo. Pakistano kaj Hindio estas gravaj landoj en suda Azio kaj la konflikto apud la linio de reala regado en Kaŝmiro ne kondukas al iliaj stabileco kaj disvolvado, nek utilas al la regionaj paco kaj kvieto. Ĉinio volas ludi konstrueman rolon por bonigi la duflankajn rilatojn.

Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Filipinoj klopodas akceli amikan kaj pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, kio helpas konservi pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

Estas raporto, ke la filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron okaze de la unua datreveno de publikigo de la rezulto de arbitracio pri la Suda Ĉina Maro. Geng diris, ke la starpunkto de Ĉinio pri la arbitracio estas konsekvenca kaj klara. Ĉinio firme defendas sian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn en la Suda Ĉina Maro kaj ĉiam sin dediĉas al paca solvado de rilataj disputoj kun koncernaj landoj per intertraktado kaj konsiliĝo kaj klopodas kun la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por konservi pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

Geng aldonis, ke danke al la komuna klopodo de la du flankoj, la du landoj revenis al la ĝusta vojo de paca solvado de disputo per dialogo kaj konsiliĝo kaj la duflankaj rilatoj ĉiuflanke pliboniĝis en la lasta jaro.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson merkrede atingis la saud-arabian urbon Ĝido. Tie li interparolis kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el Saud-Arabio, Egiptio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno, kaj tiel li mediaciis por solvi la diplomatian krizon inter Kataro kaj la kvar landoj.

Unue, Tillerson okazigis intertraktadojn respektive kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud kaj kronprinco Mohammad bin Salman pri duflankaj rilatoj kaj situacio en la regiono. Poste li okazigis nepublikan kunvenon kun la kvar ministroj.

Tillerson iris el Saud-Arabio post la kunveno sen publikigo de informo.

La saud-arabia satelit-televido raportis, ke poste Tillerson denove iris al Kuvajto, kiu mediacias por solvado de la diplomatia krizo.

Tillerson lunde iris al Kuvajto por mediacii pri la diplomatia krizo. En la sekva tago li vizitis Kataron kaj subskribis la memorandon de interkompreno pri bato kontraŭ terorisma financado, kun katara ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammed bin Abdulrahman Al-Thani.

Poste la kvar landoj publikigis komunan deklaron, dirante, ke ne sufiĉas la memorando, kaj ke ili kontrolos, ĉu Kataro vere efektivigos la memorandon. Ili aldonis, ke la kvar landoj daŭrigos sankciojn kontraŭ Kataro.

Irana prezidento Hassan Rouhani publike esprimis sian subtenon al Kataro kaj oponis la premadon de kvar arabaj landoj kontraŭ Kataro.

Rouhani faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun omana ministro pri eksterlandaj aferoj Yusuf bin Alawi bin Abdullah. Li diris, ke minaco, premado kaj sankcioj kontraŭ Kataro estas tre eraraj, kaj necesas rimedoj por malaltigi la streĉecon.

Rouhani diris, ke rimedoj de iuj landoj severigis la krizojn en Jemeno kaj Sirio, kaj tia situacio malutilas al interesoj de ĉiuj landoj en la regiono. Irano bonvenigas ĉiujn klopodojn, kiuj helpas haltigi konfliktojn en Mezoriento. Li aldonis, ke intertraktado estas la sola vojo al solvado de la krizoj en Jemeno kaj aliaj landoj.

Proparolanto de Pentagono, Ryan Dillon, diris merkrede, ke usonaj trupoj jam eniris Ar Raqqah, la stabejon de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio por helpi batalon de lokaj armitaj fortoj kontraŭ la grupo.

Dillon diris en gazetara konferenco, ke usonaj trupoj kaj la internacia koalicio eniris Ar Raqqah kun la ĉefa tasko alvoki aeratakon.

Sudana prezidanto Omar al-Bashir merkrede subskribis dekreton frostigi la komitaton pri intertraktado kun Usono ĝis la 12a de oktobro de ĉi tiu jaro.

La decido estis farita por respondi al Usono, kiu marde malfruigis je tri monatoj la limdaton fari decidon pri nuligo de la sankcioj al Sudano.

Pli frue en merkredo, la sudana registaro esprimis bedaŭron pro la anonco de Usono pri la prokrasto de nuligo de sankcioj kaj opiniis, ke la usona decido estas maljusta.

Sudana ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim Ghandour diris al raportistoj en Kartumo, ke ili bedaŭras la usonan decidon pri malfruigo de la limdato eterne nuligi unuflankajn kaj maljustajn sankciojn kontraŭ Sudano. Li aldonis, ke ili vidis neniun kialon de tiu maljusta longigo, kaj ili ankoraŭ atendas la nuligon de tiuj sankcioj kontraŭ Sudano.

Brazila federacia juĝisto Sergio Moro deklaris, ke post la unua juĝado eksa prezidento Luiz Inacio Lula da Silva estis kondamnita al 9 jaroj kaj 6 monatoj da mallibereco pro korupto kaj monlavado.

Laŭ raporto de brazila ĵurnalo O Globo, Moro diris post la verdikto, ke la malliberigo de Lula ne estos tuj efektivigita, ĉar li ankoraŭ havas rajton pri apelacio.

Moro, kiel juĝisto de la unua juĝado de la kazo pri korupto de brazila petrola kompanio Petroleo Brasileiro, deklaris akcepton de la akuzo de prokurorejo kontraŭ Lula rilate al korupto kaj monlavado en septembro de 2016. Poste Lula fariĝis suspektato de la kazo kaj la juĝa organo de Brazilo komencis la juĝadon.

Antaŭe, advokata grupo de Lula diris, ke ili apelacios pri ia ajn kulpa verdikto kontraŭ Lula.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin