Novaĵoj (Julio 14)

(GMT+08:00) 2017-07-14 17:21:18     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro esperas pli fortan kunlaboron kun Kanado; Ĉinio defendis sian normalan komercon kun la Korea Demokratia Popola Respubliko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun kanada ĝenerala gubernatoro David Johnston.

Li diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Kanado stabile kaj sane disvolviĝis. La renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Johnston estas fruktodona. Ĉinio volas striktigi altnivelajn kontaktojn kun Kanado, akceli politikan interfidon, ekspluati potencialon de duflanka kunlaboro sur la kampoj, kiel ekzemple energio kaj minaĵoj, infrastruktura konstruo, scienca kaj teknika novigo, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, aktive antaŭenpuŝi intertraktadon pri libera komerco, kaj eligi pozitivan signalon subteni liberan komercon kaj akceli revigliĝon de la monda ekonomio.

Johnston ĝoje rememoris siajn plurajn vizitojn al Ĉinio post la komenco de la reformo kaj pord-malfermo de Ĉinio kaj laŭdis la ĉinan disvolviĝon. Li diris, ke nun altnivelaj kontaktoj de la du landoj estas striktaj, kaj la duflanka kunlaboro senĉese akiris pozitivajn rezultojn kaj havas vastan perspektivon.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Yang diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rolo de UN en internaciaj aferoj kaj subtenas la Ĝeneralan Asembleon en efektivigo de la Agendo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Lajcak alte taksis la ĉinan rolon en la aferoj de UN kaj diris, ke li volas pli multe kunlabori kun Ĉinio.

Lajcak estis elektita en la 31a de majo de tiu ĉi jaro kiel prezidanto de la 72a Ĝenerala Asembleo de UN por unu jaro. Li anstataŭos la nunan prezidanton Peter Thomson, kiam la sekva sesio de la Ĝenerala Asembleo okazos en septembro de tiu ĉi jaro.

Ĉinio diris ĵaŭde, ke ĝia normala komerco kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ne malobeas rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn responde al demando pri la kresko de komerco inter la du landoj en la unua kvarono de la jaro.

Geng diris, ke Ĉinio ĉiam plene, precize kaj serioze efektivigas rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN. Li urĝis koncernajn partiojn ne konfuzi la sankciojn de la Sekureca Konsilio kontraŭ la KDPR kun ampleksaj ekonomiaj sankcioj.

Responde al demando pri la eksportado de fero kaj fererco el la KDPR al Ĉinio, Geng diris, ke tiaj eksportoj por civilaj celoj ne kontribuas finance al la nuklea programo de la KDPR kaj estas liberaj de la sankcioj de UN.

Geng aldonis, ke la starpunkto de Ĉinio pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo estas rezoluta kaj klara, kaj Ĉinio plene, strikte kaj serioze efektivigos plu la rezoluciojn de UN pri la KDPR.

Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj publikigis deklaron, bonvenigante la liberiĝon de Mosulo de Irako, kaj opiniante, ke tio estas grava mejloŝtono en la tutmonda batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj ankaŭ grava paŝo por elimini la grupon.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio de UN laŭdas sukcesajn klopodojn de Irako, esprimas kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la suferintoj, kaj urĝas subteni justecon por Irako, la tuta regiono kaj ĉiuj viktimoj kaj postvivantoj. Nun la irakaj sekurectrupoj batalas plu por liberigi aliajn regionojn regatajn de la Islama Ŝtato, la Sekureca Konsilio refoje urĝas diversajn flankojn obei internacian leĝon, precipe la regulojn pri protekto de civiluloj.

Proparolanto de la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Nafees Zakaria diris ĵaŭde, ke en la kuranta jaro la hinda armeo senĉese kreis konfliktojn apud la linio de reala regado en Kaŝmiro. Ĝis nun Hindio jam malobservis la duflankan militpaŭzan interkonsenton 542 fojojn.

Zakaria diris en gazetara konferenco, ke la hindaj trupoj atakis pakistanajn vilaĝojn kaj dense loĝatajn regionojn, kaj intence streĉis la situacion, por kaŝi siajn brutalaĵojn en Kaŝmiro. Li aldonis, ke Pakistano ne intencas altigi la streĉecon kaj jam maksimume sin detenis.

Israelo kaj la Palestina Nacia Aŭtoritato ĵaŭde deklaris novan interkonsenton pri akvo, laŭ kiu Israelo devas liveri al la palestinanoj milionojn da kubaj metroj da akvo en ĉiu jaro.

Jason Greenblatt, mezorienta sendito de usona prezidento Donald Trump, kiu helpis konkludi la interkonsenton, diris, ke tio estis grava paŝo al regiona interkonsento pri akvo.

La interkonsento estis deklarita en komuna gazetara konferenco en Jerusalemo, okazigita de israela ministro pri regiona kunlaboro Tzachi Hanegbi, estro de la Palestina Administracio pri Akvo Mazen Ghoneim kaj Greenblatt.

La palestinanoj suferis akvomankon kaj plendis pri neegala distribuado de akvo inter Israelo kaj la okupataj palestinaj regionoj. Laŭ la nova interkonsento, Israelo devas liveri al palestinanoj 32 milionojn da kubaj metroj da akvo en ĉiu jaro. 10 milionoj devas esti liveritaj al Gazao kaj la resto estas por Cisjordanio.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris ĵaŭde en la urbo Ramallah en Cisjordanio, ke la palestina flanko firme oponas la israelan konstruadon de judaj setlejoj kaj ĝiajn agojn, kiuj malhelpas realigi la du-ŝtatan solvon.

Abbas faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Jason Greenblatt, speciala reprezentanto de usona prezidento Donald Trump pri internacia intertraktado. Abbas diris, ke la konstruado de judaj setlejoj kaj la israela leĝprojekto adoptita de la parlamento pri leĝigo de setlejoj kontraŭleĝe konstruitaj en Cisjordanio kaj aliaj provokaj politikoj firmigis la fakton de okupacio kaj subfosas la klopodojn de prezidento Trump por rekomenco de la paca procezo inter Palestino kaj Israelo kaj malhelpas realigi la du-ŝtatan solvon.

Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, kiu estis en Kievo por la 19a pintkunveno de Ukrainio kaj la Eŭroka Unio, diris, ke la Interkonsento pri Asociiĝo, subskribita de Ukrainio kaj la EU en 2014 estis ratifita de ĉiuj membroj de la EU en la 11a de julio, kaj ĝi validiĝos en la 1a de septembro de la kuranta jaro.

La du-taga pintkunveno, prezidata de ukraina prezidento Petro Poroshenko, fokusiĝas ĉefe al efektivigo de la Interkonsento pri Asociiĝo, antaŭenigo de reformo en Ukrainio, helpo de la EU al Ukrainio, la situacio en Donbaso kaj Krimeo kaj aliaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Poroshenko diris en komuna gazetara konferenco post la pintkunveno, ke Ukrainio firme sekvos la vojon akceli la integriĝon kun la EU. Li vokis la du flankojn ellabori vojmapon de la integriĝo kiel eble plej frue.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin