Sekureca Konsilio de UN bonvenigas liberiĝon de Mosulo

(GMT+08:00) 2017-07-14 12:33:19     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis deklaron, bonvenigante la liberiĝon de Mosulo de Irako, kaj opiniante, ke tio estas grava mejloŝtono en la tutmonda batalo kontraŭ ekstremisma grupo Islama Ŝtato kaj ankaŭ grava paŝo por elimini la grupon.

La deklaro diris, ke la Sekureca Konsilio de la UN laŭdas sukcesajn klopodojn de Irako, esprimas kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la suferintoj, kaj urĝas subteni justecon por Irako, la tuta regiono kaj ĉiuj viktimoj kaj postvivantoj. Nun la irakaj sekurectrupoj batalas plu por liberigi aliajn regionojn regatajn de la Islama Ŝtato, la Sekureca Konsilio refoje urĝas diversajn flankojn obei internacian leĝon, precipe la regulojn pri protekto de civiluloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin