Pakistano kulpigas Hindion pri 542 malobservojn de duflanka militpaŭza interkonsento

(GMT+08:00) 2017-07-14 12:34:24     Redaktoro:Shanshan

Proparolanto de la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Nafees Zakaria diris ĵaŭde, ke en la kuranta jaro la hinda armeo senĉese kreis konfliktojn apud la linio de reala regado en Kaŝmiro. Ĝis nun Hindio jam malobservis la duflankan militpaŭzan interkonsenton 542 fojojn.

Zakaria diris en gazetara konferenco, ke la hindaj trupoj atakis pakistanajn vilaĝojn kaj dense loĝatajn regionojn, kaj intence streĉis la situacion, por kaŝi siajn brutalaĵojn en Kaŝmiro.

Li aldonis, ke Pakistano ne intencas altigi la streĉecon kaj jam maksimume sin detenis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin