Ostrosaŭco kun lufo

(GMT+08:00) 2017-07-14 18:34:17     Redaktoro:Shanshan

 

Ĉinoj kredas, ke diversaj manĝaĵoj havas malsamajn efikojn sur la homojn. Lufo estas bona ekzemplo. Ĝi ne nur povas blankigi kaj junugi homan haŭton, sed ankaŭ povas preventi alergion. La aldono de ostrosaŭco riĉigos guston de la plado kaj belgos la aspekton. Mi varme rekomendas!

【Materialoj】lufo 1

ruĝa papriko 1

askalono 20g

ajlo 20g

salo 2g

ostrosaŭco 8ml

1.Pecigu lufon, ruĝan paprikon, askalanon kaj ajlon.

2+3.Enmetu pecetojn de askalono en poton post kiam la kuiroleo varmiĝas. Post 30-sekunda kirlado, aldonu pecetojn de lufo.

4+5+6. Kiam luf-pecetoj moliĝas, respektive aldonu pecetojn de papriko, salon kaj ostrosaŭcon. Post 1-minuta kirlado, aldonu pecetojn de ajlo. Kirlu 30 sekundojn kaj la plado estas preta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin