Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun prezidanto de 72a Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2017-07-14 13:05:44     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Yang diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rolo de la UN en internaciaj aferoj kaj subtenas la Ĝeneralan Asembleon en efektivigo de la Agendo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Lajcak alte taksis la ĉinan rolon en la aferoj de la UN kaj diris, ke li volas pli multe kunlabori kun Ĉinio.

Lajcak estis elektita en la 31a de majo de tiu ĉi jaro kiel prezidanto de la 72a Ĝenerala Asembleo de la UN por unu jaro. Li anstataŭos la nunan prezidanton, Peter Thomson, kiam la sekva sesio de la Ĝenerala Asembleo okazos en septembro de tiu ĉi jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin