Interkonsento pri Asociiĝo inter Ukrainio kaj EU validiĝos septembre

(GMT+08:00) 2017-07-14 13:51:23     Redaktoro:Yu

Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, kiu estis en Kievo por la 19a pintkunveno de Ukrainio kaj la Eŭroka Unio, diris, ke la Interkonsento pri Asociiĝo, subskribita de Ukrainio kaj la EU en 2014 estis ratifita de ĉiuj membroj de la EU en la 11a de julio, kaj ĝi validiĝos en la 1a de septembro de la kuranta jaro.

La du-taga pintkunveno, prezidata de ukraina prezidento Petro Poroshenko, fokusiĝas ĉefe al efektivigo de la Interkonsento pri Asociiĝo, antaŭenigo de reformo en Ukrainio, helpo de la EU al Ukrainio, la situacio en Donbaso kaj Krimeo kaj aliaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Poroshenko diris en komuna gazetara konferenco post la pintkunveno, ke Ukrainio firme sekvos la vojon akceli la integriĝon kun la EU. Li vokis la du flankojn ellabori vojmapon de la integriĝo kiel eble plej frue.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin