Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun prezidanto de 72a Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2017-07-14 20:13:36     Redaktoro:Yu

Ĉina vicprezidanto Li Yuanchao renkontiĝis kun Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj vendrede en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio subtenas la gvidan rolon de la UN en la tutmonda regado kaj esperas, ke la UN prenos la efektivigon de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kiel sian ĉefan taskon kaj atingos konkretajn rezultojn en frua dato. Li aldonis, ke Ĉinio amplekse antaŭenpuŝas la efektivigon de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado, akcelas komunan disvolvadon de landoj laŭ la Zono kaj Vojo kaj volas kunlabori kun la UN kaj fari pli grandan kontribuon al la paco kaj stabileco de la mondo.

Lajcak diris, ke la UN prenas la efektivigon de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kiel gravan punkton en sia laboro, aprecas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj atendas pli gravan rolon de Ĉinio en subteno al la laboro de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin