Ĉinio reasertis starpunkton pri unu-ĉinia principo

(GMT+08:00) 2017-07-14 20:47:39     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris vendrede ke la principo de unu Ĉinio fariĝis la ĝenerala konsento de la internacia komunumo.

Estis raporto, ke tajvana gvidanto Tsai Ing-wen esprimis "plej elkoran bonvenon" al vizitanta paragvaja prezidanto Horacio Cartes. Tsai diris en socia komunikilo Twitter, ke Tajvano kaj Paragvajo subskribis novajn interkonsentojn pri ekonomia kunlaboro.

Ĉinio kaj Paragvajo ne havas diplomatiajn rilatojn, kaj Paragvajo estas nur la tiel nomata "diplomatia aliancano" de Tajvano en Sud-Ameriko.

Geng diris, ke ajna intenco pri "du Ĉinioj" aŭ "unu Ĉinio, unu Tajvano" estos firme oponata de la ĉina popolo, kaj tia intenco ne konformas al la fundamentaj interesoj de la popolo de Tajvano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin