Azi-pacifika regiono estas la unua influata de klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2017-07-15 13:55:44     Redaktoro:祃璟琳

Vendrede Azia Disvolva Banko kaj la klimatŝanĝiĝa esplorejo de Potsdam de Germanio kune publikigis komunan raporton en filipina ĉefurbo Manilo, dirante, ke se ĉiuj landoj ignoros la klimatŝanĝiĝon, ĝis la fino de la kuranta jarcento la temperaturo de azia kontinento altiĝos je 6 gradoj kaj tio serioze damaĝos la vivon de la homoj en Azi-Pacifiko.

La raporto "Regionoj en Risko: klimatŝanĝiĝo en Azi-Pacifiko" diris, ke laŭ la nuna stato, iuj landoj kaj regionoj de Azi-Pacifiko suferos ekstreman varmegon, ekzemple Taĝikstano, Afganio, Pakistano kaj nordokcidenta Ĉinio. La Azia Disvolva Banko diris, ke tiuj ŝanĝiĝoj alportos seriozan influon al la regiona kaj monda ekonomio. La ekonomia perdo de la mondo pro inundo altiĝos de 6 miliardoj da usonaj dolaroj en 2005 al 52 miliardoj da usonaj dolaroj kompare en 2050. 13 urboj el la tuta 20, kiuj estos plej serioze influataj, troviĝas en Azi-Pacifiko, inkluzive de Kantono, Shenzhen, Tianjin, Zhanjiang kaj Xiamen de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin