Irako celebris liberigon de Mosul

(GMT+08:00) 2017-07-16 14:36:57     Redaktoro:Xiong

La 15an de julio, en Bagdado, la iraka registaro okazigis al si revuon, por celebri la liberigon de Mosul. Altrangaj oficistoj el la nacidefenda ministerio kaj la ministerio pri civilaj aferoj, gvidataj de Haider al-Abadi, la iraka ĉefministro kaj ĝenerala komandanto de armitaj fortoj, spektis la revuon ĉeloke.

En sia deklaro la oficejo de la iraka ĉefministro diris, ke frumatene la revuo okazis, sub severa gardo, en la centro de Bagdado.

Gvidantoj de la organizaĵo por la iraka ŝijaista milico ankaŭ ĉeestis la revuon.

Estis persono, ne volonte malkaŝanta sian nomon, el la iraka sekureca servo, kiu diris al raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, ke, konsidere sekurecon, la registaro ne permesis al plejparto de la lokaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj ĉeesti la spektaklon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin