Franco faras pacigon en Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2017-07-16 15:12:16     Redaktoro:Xiong

La 15an de julio la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Jean-Yves le Drian, fluge atingis la ĉemaran urbon Jeddah en la sudokcidenta parto de Saud-Arabio, por fari pacigon inter la kvar landoj, inkluzive de Saud-Arabio, kaj Kataro. Kiam Drian, kune kun Jubeir, la saudarabia ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis la gazetaran konferencon, li esprimis sian zorgon pri la diplomatia krizo de Kataro, en la stato ĉiam pli serioziĝanta, kaj esperis, ke la sankcioj kontraŭ Kataro ne damaĝu senkulpajn amasojn. Drian alvokis, ke Saud-Arabio kaj la tri aliaj landoj kiel eble plej rapide komunikiĝu kun Kataro, por solvi la problemon per dialogo kaj intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin