Novaĵoj (Julio 17)

(GMT+08:00) 2017-07-17 17:12:26     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Palestino volas partopreni en konstruado de Zono kaj Vojo; Sud-Koreio proponas intertraktadojn pri militafero kaj Ruĝa Kruco kun la Korea Demokratia Popola Respubliko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Mahmoud Abbas, prezidento de la palestina ŝtato, faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 17a ĝis la 20a de julio, laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping. Abbas diris lastatempe dum intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Palestino volas diskuti pri ekonomia, kultura kaj infrastruktura konstruado kun Ĉinio kaj aliaj landoj partoprenantaj en konstruado de la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Tio estos la 4a vizito de Abbas 82-jara kiel palestina ŝtatgvidanto al Ĉinio. Li tre ĝojis parolante pri sia baldaŭa vizito al Ĉinio. Li diris, ke en majo de la kuranta jaro Ĉinio okazigis Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kun la temo "internacia kunlaboro por kungajno kaj disvolvado", kaj tion tre aprecas la palestina flanko.

Abbas diris, ke la palestina flanko atribuas gravecon al disvolvado de siaj rilatoj kun Ĉinio kun speciala historia signifo. Li aldonis, ke kiel granda lando, Ĉinio ludas gravan rolon en internacia kaj regiona terenoj kaj povas pozitive kontribui al realigo de sekureco kaj stabileco kaj akcelado de politika procezo en Mez-Oriento.

Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riad Malki dimanĉe reasertis la profundecon de la palestina-ĉinaj rilatoj kaj promesis daŭrigi klopodojn por plibonigi la rilatojn en ĉiuj aspektoj.

Malki diris en ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua en sia oficejo en la cisjordania urbo Ramallah, ke la baldaŭa vizito de palestina prezidento Mahmoud Abbas al Ĉinio estas mesaĝo de amikeco kaj dankemo al la ĉina starpunkto en subteno al la palestina afero en la pasintaj jaroj.

Li aldonis, ke la vizito estas vera mesaĝo de la profundeco de la rilatoj inter Palestino kaj Ĉinio kaj de la graveco de plifortigo de la rilatoj, kaj la mesaĝo de kunlaboro koncerna al ĉiuj ĉinaj ideoj kaj internacia kunlaboro.

Malki reasertis la palestinan volon alte taksi la rolon de Ĉinio en la paca procezo kun Israelo kaj en ĉiuj regionaj aferoj. Li diris, ke ili rigardas la palestina-ĉinajn rilatojn kiel specialajn rilatojn kaj alte taksas la disvolviĝon de la rilatoj de la lastaj jaroj. Ili aprezas la rilatojn kaj dankas Ĉinion pro ĝia subteno al Palestino dum la longaj jaroj.

Mitch McConnell, gvidanto de la majoritato de la usona Senato, anoncis sabate, ke pro la malsano de respublikana senatano John McCain, la Senato prokrastis la proceduran voĉdonon pri la nova sanzorga leĝprojekto, kiu devus esti okazigita laŭ la originala plano en la kuranta semajno.

McConnell diris en la deklaro, ke dum ripozo de McCain, la Senato diskutos plu pri leĝprojektoj kaj nomumo de personaro, kaj la revizio de la repaciga leĝprojekto pri sanzorgo estos prokrastita ĝis la reveno de McCain.

Dimanĉe brita financa ministro Philip Hammond diris, ke por pli bone protekti la ekonomion de Britio, la brita registaro aprobis, ke retiro el la EU bezonas "transiran aranĝon".

Philip Hammond diris intervjuate, ke la transira aranĝo estas ĝusta kaj racia formo por redukti ekonomian influon alportitan de retiro el la EU al Britio. Kvankam ĝi estas nova koncepto, tamen plejparto de ministroj aprobis la aranĝon, sed la tempo kaj detaloj ankoraŭ ne estis diskutitaj.

Pri tio, brita ministro pri internacia komerco Liam Fox diris, ke la transira aranĝo devas esti limigita en tempo kaj dume devas esti permesata intertraktado de komerca interkonsento.

Laŭ informo, lunde brita ministro pri retiro el la EU David Davis iros al Bruselo kaj faros novan interparolon kun oficistoj de la EU pri la retiro.

Sud-Koreio lunde proponis intertraktadojn pri militafero kaj la Ruĝa Kruco kun la Korea Demokratia Popola Respubliko por mildigi militan streĉecon laŭlonge de la interkorea limo kaj rekomenci humanitarajn interŝanĝojn inter popoloj de la du flankoj.

Vicministro pri defendo Suh Choo-suk diris en deklaro en la ministerio de defendo, ke Sud-Koreio proponas okazigi kun la KDPR intertraktadon de la militaj aŭtoritatoj vendrede en la norda flanko de la militpaŭza vilaĝo de Panmunjom.

La vicministro diris, ke la dialogo celas haltigi ĉiujn malamikajn agojn, kiuj plialtigas la militan streĉitecon proksime de la militdemarkcia linio, kiu dividas la Korean Duoninsulon en du partojn.

Suh vokis Pjongjangon restarigi la militan komuniklinion en la okcidenta regiono por sendi respondon al la sud-korea propono pri dialogo. Li esprimis anticipon de pozitiva respondo el la KDPR.

Iranaj amaskomunikiloj raportis sabate, ke lastatempe Irano kaj la Eŭropa Unio komencis projekton de kunlaboro pri nuklea sekureco.

La irana ĵurnalo Ekonomia Tribuno raportis, ke lastatempe direktoro de la irana centro de nuklea sekureco Ali Akbar Salehi faris intertraktadon kun vizitanta direktoro pri nuklea sekureco de la EU Olivier Luycx, kaj poste ili oficiale anoncis komencon de projekto de kunlaboro pri nuklea sekureco kun la sumo de ĉirkaŭ 2,85 milionoj da usonaj dolaroj.

Tiu ĉi projekto estas parto de ĝenerala kunlaboro, subskribita de la du flankoj en 2016, kun la sumo de 5,7 milionoj da usonaj dolaroj, kaj celas altigi la iranan kapablon en nuklea sekureco.

Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riyad Malki diris dimanĉe dum ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la du-ŝtata solvo estas la fundamento de rekomenco de paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo, kaj intertraktado estas la sola vojo al palestina-israela paco.

Malki diris, ke la palestina starpunkto pri rekomenco de paca intertraktado estas konsekvenca, tio estas, ke Israelo haltigu konstruadon de judaj setlejoj kaj restu fidela al la du-ŝtata solvo. Li samtempe esperis, ke Usono montros pli klaran vidpunkton pri kiel rekomenci pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo.

La pakistana armeo diris dimanĉe, ke pakistanaj trupoj lanĉis novan kontraŭterorisman operacon en la nordokcidenta triba regiono Khyber proksima al la landlimo kun Afganio por malebligi la infiltron de fortoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Proparolanto de la pakistana armeo Asif Ghafoor diris en gazetra konferenco, ke la tera kaj aera armeoj tiutage komencis la operacon Khyber 4, kun la celo reteni fortojn de la Islama Ŝtato en la afgana flanko de la landlimo, tranĉi ilian ligon kun teroristoj en Pakistano kaj malhelpi ilian eniron.

En la 14a de julio la enketa oficejo de filipina registaro lanĉis kriminalan akuzon al filipina eksprezidento Benigno Aquino III, akuzante, ke li malobservis koncernan leĝon en la "evento de Mamasapano", kiu kaŭzis morton de 44 specialaj policanoj januare de 2015.

La enketa oficejo diris, ke tiam Benigno Aquino III ne nur permesis al eksa policestro, kiu estis suspendita pro korupto, partopreni en la agado de aresto de teroristoj en Mamasapano, sed ankaŭ permesis al nur du aŭ tri oficistoj plani kaj aprobi la agadon, rompante normalan komandan proceduron. Ankaŭ estis akuzitaj eksa policestro Alan Purisima kaj eksa komandanto de speciala trupo Getulio Napeñas.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin