Kune klopodi por disrompi la glacion

(GMT+08:00) 2017-07-17 19:22:59     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 17a de julio, en Pekino, Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esperas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio kune klopodos por eliri el la senelirejo kaj krei kondiĉojn por rekomenci dialogon.

Oni raportis, ke tiutage la sudkorea registaro proponis al Nord-Koreio okazigi militan intertrakton kaj kunvenon de la Ruĝa Kruco. Respondante koncernan demandon Lu Kang diris:

"Ni esperas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio kune klopodos por eliri el la senelirejo kaj krei kondiĉojn por rekomenci dialogon. Ni ankaŭ esperas, ke ĉiuj koncernaj flankoj el la internacia socio donos komprenon kaj subtenon kaj rolos konstrueman ludon por konvene solvi la nuklean problemon de la Korea duoninsulo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin