Siria problemo estu kiel eble plej baldaŭ politike solvita

(GMT+08:00) 2017-07-17 20:27:07     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 17a de julio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio volas, kune kun la internaica komunumo, fari, ke la siria problemo estu kiel eble plej baldaŭ solvita en politika maniero.

Xie Xiaoyan, speciala sendito pri la siria problemo de la ĉina registaro lastatempe ĉeestis la sepan ĝenevan pacointertraktadon pri la siria problemo. Respondante koncernan demandon Lu Kang diris:

"Nuntempe la siria situacio surtera kaj kontraŭterorisma iompostiome statas en stabileco, kaj Ĉinio volas, kune kun la internacia komunumo, plifortige kunlaboron, doni sian kontribuon por akceli politikan procezon kaj ĉesigi perfortaĵojn, kaj fari, ke la siria problemo estu kiel eble plej baldaŭ solvita en politika maniero."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin