Malki: Vizito de Abbas profundigos palestina-ĉinajn rilatojn

(GMT+08:00) 2017-07-17 13:34:19     Redaktoro:Yu

Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riad Malki dimanĉe reasertis la profundecon de la palestina-ĉinaj rilatoj kaj promesis daŭrigi klopodojn por plibonigi la rilatojn en ĉiuj aspektoj.

Malki diris en ekskluziva intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua en sia oficejo en la cisjordania urbo Ramallah, ke la baldaŭa vizito de palestina prezidento Mahmoud Abbas al Ĉinio estas mesaĝo de amikeco kaj dankemo al la ĉina starpunkto en subteno al la palestina afero en la pasintaj jaroj.

Li aldonis, ke la vizito estas vera mesaĝo de la profundeco de la rilatoj inter Palestino kaj Ĉinio kaj de la graveco de plifortigo de la rilatoj, kaj la mesaĝo de kunlaboro koncerna al ĉiuj ĉinaj ideoj kaj internacia kunlaboro.

Malki reasertis la palestinan volon alte taksi la rolon de Ĉinio en la paca procezo kun Israelo kaj en ĉiuj regionaj aferoj. Li diris, ke ili rigardas la palestina-ĉinajn rilatojn kiel specialajn rilatojn kaj alte taksas la disvolviĝon de la rilatoj dum la lastaj jaroj. Ili aprezas la rilatojn kaj dankas Ĉinion pro ĝia subteno al Palestino dum la longaj jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin