Palestino volas partopreni en konstruado de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-07-17 14:00:20     Redaktoro:Yu

Mahmoud Abbas, prezidento de la palestina ŝtato, faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 17a ĝis la 20a de julio, laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping. Abbas diris lastatempe dum intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Palestino volas diskuti pri ekonomia, kultura kaj infrastruktura konstruado kun Ĉinio kaj aliaj landoj partoprenantaj en konstruado de la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Tio estos la 4a vizito de Abbas 82-jara kiel palestina ŝtatgvidanto al Ĉinio. Li tre ĝojis parolante pri sia baldaŭa vizito al Ĉinio. Li diris, ke en majo de la kuranta jaro Ĉinio okazigis Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kun la temo "internacia kunlaboro por kungajno kaj disvolvado", kaj tion tre aprecas la palestina flanko.

Abbas diris, ke la palestina flanko atribuas gravecon al disvolvado de siaj rilatoj kun speciala historia signifo kun Ĉinio. Li aldonis, ke kiel granda lando, Ĉinio ludas gravan rolon en internacia kaj regiona terenoj kaj povas pozitive kontribui al realigo de sekureco kaj stabileco kaj akcelado de politika procezo en Mez-Oriento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin