Sud-Koreio proponas intertraktadojn pri militafero kaj Ruĝa Kruco kun KDPR

(GMT+08:00) 2017-07-17 14:01:30     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio lunde proponis intertraktadojn pri militafero kaj la Ruĝa Kruco kun la Korea Demokratia Popola Respubliko por mildigi militan streĉecon laŭlonge de la interkorea limo kaj rekomenci humanitarajn interŝanĝojn inter popoloj de la du flankoj.

Vicministro pri defendo Suh Choo-suk diris en deklaro en la ministerio de defendo, ke Sud-Koreio proponas okazigi kun la KDPR intertraktadon de la militaj aŭtoritatoj vendrede en Tongilgak, konstruaĵo en la norda flanko de la militpaŭza vilaĝo de Panmunjom.

La vicministro diris, ke la dialogo celas haltigi ĉiujn malamikajn agojn, kiuj plialtigas la militan streĉitecon proksime de la militdemarkcia linio, kiu dividas la Korean Duoninsulon en du partojn.

Suh vokis Pjongjangon restarigi la militan komuniklinion en la okcidenta regiono por sendi respondon al la sud-korea propono pri dialogo. Li esprimis anticipon de pozitiva respondo el la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin