Filipina eksprezidento Benigno Aquino III estas akuzita pro "evento de Mamasapano

(GMT+08:00) 2017-07-17 13:49:59     Redaktoro:祃璟琳

En la 14a de julio la enketa oficejo de filipina registaro lanĉis kriminalan akuzon al filipina eksprezidento Benigno Aquino III, akuzante, ke li malobservis koncernan leĝon en la "evento de Mamasapano", kiu kaŭzis morton de 44 specialaj policanoj januare de 2015.

La enketa oficejo diris, ke tiam Benigno Aquino III ne nur permesis al eksa policestro, kiu estis suspendita por korupto, partopreni en la agado de aresto de teroristoj en Mamasapano, sed ankaŭ permesis al nur du aŭ tri oficistoj plani kaj aprobi la agadon, rompante normalan komandan proceduron. Ankaŭ estis akuzitaj eksa policestro Alan Purisima kaj eksa komandanto de speciala trupo Getulio Napeñas.

Proparolanto de nuna prezidento Rodrigo Duterte samtage publikigis deklaron, ke ili respektas, ke la enketa oficejo de la filipina registaro faras koncernan enketon pri funkciuloj de la registaro laŭ aŭtoritato de la konstitucio. Prezidento Duterte kaj la filipina popolo esperas fari konkludon pri la evento per enketo kaj deziras doni justecon al la mortintoj kaj iliaj familianoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin