Inaŭguriĝis 50-a ILEI-kongreso en Busano, Koreio

(GMT+08:00) 2017-07-18 17:21:15     Redaktoro:Ĝoja

Partoprenas nun proksimume 130 personoj el 21 landoj al la 50a ILEI-kongreso en Busano, Koreio.


(Nacia Vespero)

La Komitato kunvenis lunde dum kvar horoj. Kvorumo estis. Ĝi decidis pri nomumado de novaj Honoraj Membroj. Elektiĝis la forpasinta Paul Gubbins kaj unu arda laboranto de la ĉina movado : HU Guozhu. La Komitato aprobis la agadraporton pri la jaro 2016 same kiel la financan raporton, kaj tiel malŝarĝis la estraron. Laŭdoj kaj dankoj audiĝis pri la laboro de la estraro.


(Kultura Lingva Festivalo)

La frandvespero ebligis gustumi pladojn el diversaj mondopartoj laŭ la kutimo de ILEI por la unua vespero. Sekvis la nacia vespero kun preskaŭ 50 artistoj, dancistoj, muzikistoj, en buntaj kostumoj. La internacia vespero amuzis la kongresanojn kaj okaze de ĝi ĉinoj, japanoj kaj koreoj dancis polan polonezon same kiel eŭropanoj dancis japanan farandolon; la tuta publiko kantis armenajn melodiojn kaj kunkantis refrenon de rusa gitaristo. Skechoj tre amuzaj alportis ridojn ĉe ĉiuj, ĉefe kiam seriozaj kaj altnivelaj prelegantoj prezentas ion amuzan en ne atendita maniero.


(S-ino Yu Jianchao prelegas pri Tibor)

Varma temperaturo kaj humida aero, jen la vetero, kiu regas kutime en julio en orienta Azio. La ĉielo pli blankas ol bluas. Tamen la klimatiziloj de ARPINA donas agrablan senton al la kongresanoj. La sametagha teraso ofertas varmecon al tiuj, kiuj tion ŝatas.

(ILEI Raportas, Partoprenantoj fotas)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin