Novaĵoj (Julio 18)

(GMT+08:00) 2017-07-18 16:54:02     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi urĝas pli rapidan malfermon kaj pli bonan komercan medion; Irano atentigas Usonon pri sekvo de enlistigo de la Islama Revolucia Gvardio kiel terorisma grupo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio devas plibonigi sian medion por investo kaj merkato, akceli malfermon al la ekstera mondo kaj redukti komercajn kostojn.

Xi diris en kunveno de la Centra Gvidgrupo pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, ke Ĉinio devas krei stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan komercan medion, kaj rapidigi la paŝojn de la konstruado de malferma ekonomio por akceli la daŭripovan kaj sanan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.

La prezidanto diris, ke grava celo de la konstruado de malferma ekonomio estas stimuli plibonigon de enlandaj institucioj kaj leĝoj por pli alta efikeco kaj pli granda konkurencivo en la tutmonda merkato.

Li diris en la kunveno, ke ekstera investo ludas gravan rolon en la ekonomia disvolvado de Ĉinio por akceli racian distribuon de resursoj kaj antaŭenigi merkat-orientitajn reformojn. Li aldonis, ke Ĉinio devas bone uzi plu eksteran investon por antaŭenpuŝi proviz-flankan strukturan reformon, plibonigi la ekonomion, kaj kuratingi tutmondan teknologian disvolvadon.

Ĉefstabestro de la irana armeo Mohammad Hossein Bagheri diris lunde, ke Usono devas preni sur sin la respondecon pri grava sekvo, se ĝi etiketus la Iranan Islaman Revolucian Gvardion kiel terorisman grupon.

Bagheri diris, ke enlistigo de la Islama Revolucia Gvardio kiel terorisma grupo kaj sankcioj kontraŭ ĝi serioze minacos usonanojn mem kaj bazojn de la usona armeo en la regiono, kaj la usona registaro devas esti pli zorgema kaj matura en dialogo kun landoj, kiel ekzemple Irano. Li akcentis, ke Irano estas rezoluta kaj kapabla por reagi al ĉiuj konspiroj.

Usono delonge akuzis Iranon pri subteno al terorismo kaj intencis etiketi la Islaman Revolucian Gvardion kiel terorisman grupon, sed neniam estis adoptita rilata leĝprojekto. En junio de la kuranta jaro la usona senato adoptis la leĝprojekton pri enkonduko de sankcioj kontraŭ la Islama Revolucia Gvardio pretekste, ke ĝi subtenas terorismon. Tamen la leĝprojekto validiĝos nur post aprobo de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj subskribo de prezidento Donald Trump, kaj la rezulto restas nekonata.

Lunde Bagheri diris, ke la irana misilkapablo celas defendon kaj estas nediskutebla.

Tiutage en la kunveno de komandantoj de la Irana Islama Revolucia Gvardio en la nordorienta urbo Mašhad‎, Bagheri diris, ke lastatempe usona milita oficialulo faris rimarkojn pri ŝanĝo de la irana sistemo, kio estis publika interveno en iranajn internajn aferojn, kaj Irano neniel permesas al iu ajn ŝanĝi ĝian sorton. La novaj sankcioj aplikitaj de la usona Ŝtata Departemento kontraŭ Irano, precipe kontraŭ la Islama Revolucia Gvardio estas eraraj, kaj estontaj sankcioj nur liveros al Irano ŝancon de disvolviĝo.

Li diris, ke Irano havas kapablon de defendo kontraŭ malamikoj, kaj ĝi koncentros siajn fortojn sur defendan strategion, protektos landliman sekurecon, helpos koncernajn landojn bati teroristojn kaj alportos sekurecon al la irana popolo.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke konsidere la situacion en Venezuelo, Usono eble enkondukos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sakciojn kontraŭ la lando.

Trump diris en deklaro, ke Usono ne povas esti indiferenta pri malboniĝo de la situacio en Venezuelo, kaj ĝi enkondukos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ Venezuelo, se la registaro de Nicolas Maduro okazigos elektadon de la konstitucia asembleo. Trump vokis Venezuelon okazigi liberan kaj justan elektadon.

La venezuela opozicia koalicio dimanĉe okazigis referendumon pri subteno al la konstitucia asembleo proponita de prezidento Maduro. La rezulto de unua kalkulado montris, ke la plejparto de la balotantoj ne subtenas la konstitucian asembleon. Antaŭ tio la registaro de Maduro kaj la plej supera juĝejo rifuzis agnoski la rezulton de la referendumo.

La pakistana armeo diris lunde, ke tiutage militaj altranguloj de Pakistano kaj Hindio komunikiĝis per varma lineo. La pakistana flanko protestis kontraŭ Hindio, ke ĝia armeo atakis veturilon de la pakistana armeo proksime al la linio de reala regado en Kaŝmiro dimanĉe, mortigante soldatojn.

La gazetara servo de la pakistana armeo diris en deklaro, ke kvar pakistanaj soldatoj estis mortigitaj, alia soldato kaj unu civilulo vunditaj dimanĉe en atako de la hinda armeo kontraŭ veturilo de la pakistana armeo. La pakistana armeo esprimis fortan proteston kontraŭ la hinda flanko en telefona konversacio.

La pakistana armeo dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la hinda armeo pafis al milita veturilo de la pakistana armeo proksime al la linio de reala regado en Kaŝmiro, kaj poste la veturilo falis en la riveron Neelam, kaj mortis kvar soldatoj en la veturilo.

La turka parlamento lunde aprobis leĝprojekton pri longigo de la krizostato je tri monatoj. Tio estas la kvara longigo de post la sensukcesa intenco de ŝtatrenverso en la lasta julio.

La ŝtata novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke la longigo validiĝos je la 1a horo merkrede matene.

La mocio estis ratifita post konsentaj voĉdonoj de la reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado kaj la opozicia Partio de Naciisma Movado.

Laŭ krizokazaj reguloj, la registaro povas preteriri parlamenton kaj proklami novajn leĝojn, krom limigi aŭ suspendi ekzistantajn rajtojn kaj liberecojn.

Dume, la ĉefa opozicio, Partio de Respublika Popolo, kritikis la longigon de la krizostato, argumentante, ke ĝi polarizas la landon.

Lunde la filipina Ministerio pri Sano diris, ke la batalo inter la filipina armeo kaj ribeluloj en la suda urbo Marawi jam devigis 465 mil homojn iri el la hejmo. La registaro alvokis, ke rifuĝantaj popolanoj ne revenu al la urbo por eviti akcidentan vundiĝon.

Filipina ministro pri sano Paulyn Jean Rosell-Ubial diris en gazetara konferenco, ke la filipina armeo batalis 56 tagojn kun ribeluloj de la grupo Maute kaj militantoj de la grupo Abu Sayyaf. Nun pli ol 20 mil homoj loĝas en 87 evakuaj centroj establitaj de la registaro kaj aliaj 440 mil foriris el hejmo al parencoj. La registaro jam investis preskaŭ 1,69 milionojn da usonaj dolaroj por sanzorgo kaj loĝistika servo por la suferintoj.

Laŭ la plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de la filipina armeo lunde, pro la batalo en Marawi mortis 553 homoj, inkluzive de 411 militantoj, 97 policanoj kaj 45 civiluloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin