Kiam dorso doloras

(GMT+08:00) 2017-07-18 16:04:20     Redaktoro:Zhao
Kiam dorso doloras

de Claude Piron

"Bela mateno, ĉu ne?"

Ĉiufoje, kiam Tejho renkontas Maevan, lia koro elsaltas el sia kutima regula, paca irado.

"Ho, Tejho, vi! Saluton. Jes, la mateno estas vere bela."

Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas Tejhon, ŝia koro rapidiĝas, kaj io neklarigebla, plaĉe varma, plenigas ĝin. Io poema.

"Ĉu vi fartas bone?"

"Tre bone, dankon, kaj vi?"

La vortoj glitas facile el ŝia buŝo. Nenio vidigas, ke ŝi devas streĉi la fortojn por ne tuj proksimigi la kapon al lia brusto. Kaj ĝin kisi.

"Ankaŭ mi plej bone fartas."

Ili ekridegas.

Ŝajnas, en tiu trankvila loko, ke responde ridas ankaŭ la naturo. Birdo ekflugas gajkante. La lumo sur la maro dolĉas al la okuloj. Estas unu el tiuj tagoj, kiam la vivo vastadone disradias ĝojon.

Kiam oni estas juna, bonfarta, kun tiu beleco, kiun juneco ofte havigas al homoj viglaj kaj sanaj — eble ĉar naturo pretigas ilin por amo — oni facile sin ĝenas antaŭ persono de la alia sekso, sed tiun sinĝenon oni volas ne elmontri. Ĉu plej bona metodo por kaŝi ĝin ne estas eligi laŭtan ridon?

"Fakte, mi ne diris al vi la veron," voĉas Tejho, post kiam la ridoj trankviliĝis, "parolante pri bonfarto. Mia dorso doloras."

"Ĉu vere? Ĉu vi estas malsana?"

"Ne malsana. Ĉu vi scias, kie mi laboris lastsemajne?"

"Ie ĉe la haveno, ĉu ne? Ĉu vi helpis el- kaj en-ŝipigi varojn?"

"Ne, tute ne. Sed vi pravas pri la loko. Mi laboris apud la haveno, ĉe tiu ĉino, kiu vendas malnovajn objektojn el fero. Li dungis min por kelka tempo. Li bezonis iun por ordigi la amason da plej diversaj varoj el plej diversaj materialoj, kiujn li havas. Teorie, li okupiĝas pri malnovaj objektoj el metalo, ĉefe fero, sed fakte li havas multon ankaŭ el aliaj materialoj, ekzemple el ligno. Ankaŭ lignajn meblojn li vendas, ĉu vi scias? Tiu homo kapablas aĉeti kaj revendi ion ajn. Maŝinojn, aparatojn, strangajn artaĵojn, ĉion oni trovas ĉe li."

"Ĉu vere? Sed kiel tio rilatas al via dorso? Kio okazis?"

"Nu, eble mi ne estas sufiĉe forta por tio, kion mi devis fari."

Ne sufiĉe forta, ĉu? Ridinde! Maeva rigardas lin. Sur ĉi tiu insulo, nur la ĉinaj komercistoj, la malmultaj eŭropanoj kaj usonanoj, kaj la homoj, kiuj laboras en oficejo, en hotela akceptejo aŭ similloke, surhavas ĉemizon. Tejho neniam surmetas ion alian ol pantalonon. Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas lin, lia aspekto tuŝas ŝian koron. Ŝi sentas ion en si, ion ne tre esprimeblan, emon tuŝi, eble, deziron, ke haŭto sentu la kontakton de haŭto. Li estas nek dika, nek speciale alta. Tiu iom bruna haŭto, tiu vizaĝo regule trankvila, tiu korpo, senvesta krom la mallonga pantalono, estas simple belaj. Ili ĉiam movas sentojn en ŝi. Ne sufiĉe forta, ĉu? Tiuj brakoj, tiu brusto, tiu dorso aperas kapablaj levi kaj porti ion ajn.

"Vi ne imagas, kiel pezaj kelkaj el tiuj varoj estas. Mi devis levi iun malnovan aparaton, kies uzon mi eĉ ne provus imagi. Li volis ekspozicii ĝin en centra loko... Ĉu vi jam vizitis muzeon?"

"Ne."

"Mi jes, foje, en la granda insulo. Estas domo kun ĉiaspecaj objektoj. Ĉio, sed ne modernaj aĵoj. Mebloj, maŝinoj, aparatoj, manĝiloj, iloj el metalo, ŝtono, ligno, moneroj..."

"Vi ne bezonas diri. Mi neniam vidis muzeon, sed mi sidadis sufiĉe longe en lernejo por scii, kio ĝi estas. Kial vi parolas pri muzeo?"

"Ĉar unu el la konstruaĵoj, kie mi laboris por tiu ĉino, estas kvazaŭ muzeo, tiom da nekredeblaj aferoj ĝi enhavas. La tutan tagon mi devis preni aĵojn el unu loko kaj ilin porti al alia."

"Sed kiel vi dolorigis al vi la dorson? Vi tamen ne levas objektojn kiel okcidentanoj, kiuj tenas la krurojn rektaj por preni ion de sur planko, kaj klinas nur la korpo-supron, tiel ke la dorso elportas la tutan penon, ĝis ĝi malboniĝas." Dum ŝi parolas, ŝi klinas la dorson kaj mallevas la brakojn, tenante la krurojn rektaj. Ŝi ŝajnigas, ke ŝi prenlevas ion de sur la tero laŭ la maniero de la okcidentanoj. Ambaŭ ridegas.

"Ne, tute ne. Sed tiu stranga aparato ne estis fakte, kia ĝi aperis. Ĝi estis multe pli peza en unu flanko ol en la alia, kaj, kiam mi levis ĝin, mi sentis, ke jen ĝi glitas el miaj manoj. Nu, mi ne povis allasi, ke ĝi falu teren kaj rompiĝu, time ke la ĉino koleros kaj devigos min pagi. Kiel mi povus pagi? De kie mi prenus la monon por tia sendube multekosta aparato? Mi provis teni min egalpeze, mi sukcesis, ke la aparato ne falu, sed mi tiucele faris movon neĝustan kaj ekde tiam mia dorso iom doloras."

"Kompatinda!" ŝi diras dolĉavoĉe, kaj sammomente trakuras ŝian tutan korpon neatendita sento, plaĉa, iom ĝua. Nur pro ĝi ŝi ekrimarkas, ke ŝi nun tuŝas lian brakon.

"Ne zorgu," li respondas, same dolĉe. "Doloras nur iomete."

"Tamen, tamen," ŝi rebatas. "Ĉu ĉi tie?" ŝi demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, laŭ la rando de la pantalono.

"Jes, tie." Ne eblus scii, ĉu lia voĉo esprimas sufereton aŭ ĝuon. Ĉu ambaŭ? Ĉiaokaze, ĝi sonas bele, altire. "Via mano estas vere kuraca. Jes. ĝuste tie, sed ankaŭ ĉirkaŭe. Jes, tiel, plu, plu, mi petas. Viaj fingroj havas resanigan efikon. Kaj krome ili... kiel diri?... ili plej agrable poemas. Jes, jes, ne ridu. Via tuŝo havas la dolĉecon de poemo."

Ŝia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas plaĉajn sentaĵojn. Tiam...

Knabo, knabino. Blua maro, ĉielo sennuba, suno. Neniu bruo de maŝino, neniu veturilo, neniu homa voĉo, krom iliaj. Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvazaŭ milite. Ili batalas pri fiŝoj.

Tejho, Maeva ne atentas ilin.

Ne estus ĝentile plu rigardi tiujn du. Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, aŭ, pli ĝuste, ge-soli. Ni pro ĝentileco almenaŭ fermu la okulojn. Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, ĉu ne?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin