Doni "akvon sed ne oleon sur fajron"

(GMT+08:00) 2017-07-18 18:55:59     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge, kiam la sudkorea registaro metis sian proponon al Nord-Koreio okazigi militan kunvenon, Usono, Britio kaj Japanio konkure esprimis sian opinion, ke nun ne estas bona okazo dialogi kun Nord-Koreio, sed kontraŭe oni devus grandigi premon al ĝi. Por tio Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 18a de julio esperis, ke la internacia komunumo rolos konstrueman ludon en la solvado de la nuklea problemo de la Korea duoninsulo, kaj do, ke ili donos "akvon sur fajron", sed ne "oleon sur ĝin".

Lu Kang faris respondon al koncerna demando en tiutaga gazetara konferenco:

"Lastatempe koncernaj partioj eligis pozitivajn signalojn por mildigi la rilatojn inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio kaj malstreĉi la situacion en la Korea duoninsulo, sekve la internacia komunumo, precipe la koncernaj partioj, devus multe kompreni kaj subteni la situacion kaj doni 'akvon sur fajron', sed ne 'oleon sur ĝin'."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin