Ĉefstabestro de irana armeo: Irana misilkapablo estas nediskutebla

(GMT+08:00) 2017-07-18 11:17:04     Redaktoro:祃璟琳

Lunde ĉefstabestro de la irana armeo Mohammad-Hossein Baqeri diris, ke la irana misilkapablo celas defendon kaj estas nediskutebla.

Tiutage en la kunveno de komandantoj de la Irana Islama Revolucia Gvardio en la nordorienta urbo Mašhad‎, Baqeri diris, ke lastatempe usona milita oficialulo faris rimarkojn pri ŝanĝo de la irana sistemo, kio estis publika interveno en iranajn internajn aferojn, kaj Irano neniel permesas al iu ajn ŝanĝi ĝian sorton. La novaj sankcioj aplikitaj de la usona Ŝtata Departemento kontraŭ Irano, precipe kontraŭ la Islama Revolucia Gvardio estas eraraj, kaj estontaj sankcioj nur liveros al Irano ŝancon de disvolviĝo.

Li diris, ke Irano havas kapablon de defendo kontraŭ malamikoj, kaj ĝi koncentros siajn fortojn sur defendan strategion, protektos landliman sekurecon, helpos koncernajn landojn bati teroristojn kaj alportos sekurecon al la irana popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin