Novaĵoj (Julio 19)

(GMT+08:00) 2017-07-19 16:55:00     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 19a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio subtenas la du-ŝtatan solvon pri palestina demando; ukraina separisma regiono deklaras planon krei novan ŝtaton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio subtenas politikan kompromison pri la palestina demando surbaze de la du-ŝtata solvo.

Xi diris en intertraktado kun vizitanta palestina prezidento Mahmoud Abbas en Pekino, ke Ĉinio subtenas Palestinon en konstruado de sendependa kaj plene suverena ŝtato laŭ landlimoj de 1967 kaj kun Orient-Jerusalemo kiel ĉefurbo. Xi diris, ke la rezolucio 2334 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj devas esti efike efektivigita, kaj ĉiuj setlejaj konstruoj sur la okupataj terenoj de Palestino devas esti tuj haltigitaj.

La ĉina prezidanto diris, ke rimedoj devas esti prenitaj por malebligi perforton kontraŭ civiluloj, kaj paca intertraktado devas esti rekomencita kiel eble plej baldaŭ por akceli solvadon de la palestina demando. Li diris, ke Ĉinio estas unu el la unuaj landoj, kiuj subtenis la justan aferon de la palestina popolo kaj rekonis la Palestinan Liberigan Organizon kaj la palestinan ŝtaton, kaj la du landoj estas bonaj amikoj, partneroj kaj fratoj. Li diris, ke Ĉinio gastigos simpozion pri paco inter Palestino kaj Israelo post kelkaj monatoj por dediĉi saĝon al solvado de la palestina demando. Ĉinio volas partopreni kaj subteni ĉiujn klopodojn favorajn al politika kompromiso pri la palestina demando. Li aldonis, ke Ĉinio proponas lanĉi mekanismon de tri-partia dialogo kun Palestino kaj Israelo por antaŭenigi gravajn projektojn helpe al la palestina flanko.

Abbas diris, ke li dankas Ĉinion pro ĝia subteno al la justa afero de la palestina popolo, kaj la palestina flanko subtenos plu la politikon de unu Ĉinio kaj la reunuigon de Ĉinio. Palestino admiras la atingojn de Ĉinio en ekonomia kaj socia disvolvado kaj volas havi pli striktajn altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj partopreni en la iniciato de la Zono kaj Vojo. Abbas aldonis, ke Palestino alte taksas la konstruemajn proponojn de Ĉinio pri antaŭenigo de politika solvo al la palestina demando kaj esperas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la paca procezo de Mez-Oriento.

Ĉina vicĉefministro Wang Yang marde vokis Usonon moderigi restriktojn de eksporto kontraŭ Ĉinio kaj permesi al ambaŭ flankoj ekspluati la grandegan merkatan potencialon en duflankaj komercaj.

Wang faris la rimarkojn en komerca tagmanĝo en Vaŝingtono antaŭ la 1a Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke ĉina kaj usona ekonomioj ja havas konkurencivan dimension, sed ilia komplementeco estas multe pli granda ol la konkurenco. Wang diris, ke kiam la ĉina ekonomio daŭre kreskas je mezalta rapido kaj grimpas pli alten en la valorĉeno, la ĉinaj tradiciaj industrioj estas rapide transformitaj kaj plibonigitaj kaj novaj industrioj prosperas. Danke al tio, estas grandega merkata potencialo en la usona eksportado de progresintaj teknikoj, ŝlosilaj ekipaĵoj kaj partoj al Ĉinio. Sed bedaŭrinde, usonaj entreprenoj ne povis juste dividi la 'kukon' pro la malmodernaj usonaj regularoj pri regado de eksporto. La altteknikaj eksportoj al Ĉinio konsistigis 16,7% de la ĉina importado de tiaj produktoj en 2001, kaj la elcento falis ĝis 8,2% en la lasta jaro.

Li ankaŭ rimarkigis, ke Ĉinio havas 300 milionojn da homoj en la grupo de meznivela enspezo kaj ilia postulado de bonkvalitaj usonaj varoj kaj servoj ŝvelas tagon post tago.

Egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi marde renkontiĝis kun koalicio de ĉinaj firmaoj pri konstruado de tramvojo ĉirkaŭ Kairo.

La Ĉina Internacia Aviadindustria Korporacio kaj la Ĉina Fervoja Limigita Kompanio kune efektivigos la projekton. La Oficejo de Ekonomia kaj Komerca Konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Kairo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la renkontiĝo atingis komencan interkonsenton pri la projekto, tamen necesas pli da tempo kaj pluaj intertraktadoj antaŭ atingo de fina interkonsento.

Separisma gvidanto en la ukraina regiono Donbaso marde deklaris planon krei novan ŝtaton kun Donecko kiel ĉefurbo.

Alexander Zakharchenko diris en deklaro, ke la nova ŝtato konsistos el 19 regionoj de la iama Ukrainio kaj estos nomata Malorossiya, prenante Doneckon kiel sian novan ĉefurbon. Kievo restas historia kaj kultura centro.

Malorossiya estos federacia ŝtato kun vastaj potencoj de aŭtonomeco de la regionoj, en kiu regionaj lingvoj estos konservataj.

Marde la usona Departemento pri Financo kaj la Ŝtata Departemento proklamis efektivigon de novaj sankcioj kontraŭ 18 iranaj individuoj kaj entoj pro la kialo, ke ili subtenis planon de balista misilo de Irano kaj rilatas al translandaj krimoj.

La Departemento pri Financo diris en deklaro, ke kvin individuoj kaj 7 entoj suspektataj pri subteno al la irana armeo aŭ la Islama Revolucia Gvardio estis metitaj en la liston de sankcioj. Cetere, translanda krima grupo, kies ĉefstabejo troviĝas en Irano, kaj tri koncernatoj estis enigitaj en la liston. Ankaŭ du iranaj institucioj suspektataj pri partopreno en la balistmisila plano estis enlistigitaj.

Laŭ la rimedoj de sankcioj, la aktivoj de tiuj enlistigitaj individuoj kaj entoj en Usono estos frostigitaj, kaj usonanoj estos malpermesataj pri negoco kun ili.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris marde, ke Rusio ne povis akordiĝi kun Usono pri siaj diplomatiaj posedaĵoj, sur kiujn la usona flanko surmetis leĝan sigelon, tamen ĝi ne povas esti indiferenta pri tiu ĉi afero.

Ryabkov diris lunde dum intervjuo kun raportistoj post intertraktado kun sia usona samrangulo Tom Shannon en Vaŝingtono, ke la du flankoj preskaŭ venis en akordon pri la afero. Sed en la sekva tago li diris al raportistoj, ke "preskaŭ" ne signifas, ke la du flankoj atingis konsenton, tamen ambaŭ flankoj diskutos plu.

Marde la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN okazigis kunvenon por memorfesti la Internacian Tagon de Nelson Mandela. Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo Peter Thomsen kaj kelkaj funkciuloj de la UN partoprenos en voluntulaj aktivecoj por festi la tagon.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris en la kunveno, ke la plej bona formo saluti Nelson Mandela ne estas parolado aŭ ceremonio, sed la ago pliboniganta la mondon. La UN kaj la Fonduso de Mandela kune alvokis, ke popoloj de la tuta mondo ludu sian rolon por longedaŭra ŝanĝiĝo. Laborantoj de la UN en la tuta mondo memorfestos la tagon per voluntulaj aktivecoj por antaŭenpuŝi konstruon de la mondo pli paca, daŭripova kaj justa.

Novembre de 2009 la Ĝenerala Asembleo de la UN aprobis rezolucion, difinante la 18an de julio ĉiujare kiel la Internacian Tagon de Nelson Mandela ekde 2010.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin