Ĉinio kontraŭas la usonan "longabrakan jurisdikcion"

(GMT+08:00) 2017-07-19 20:36:38     Redaktoro:Xiong

Lastatempe Usono deklaris plenumon de unuflankaj sankcioj i.a. kontraŭ ĉinaj ŝtataj entreprenoj kaj personoj, kiuj rilatas kun iranaj firmaoj. Por tio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris la 19an de julio en Pekino, ke Ĉinio kontraŭas la tielnomatan "longabrakan jurisdikcion" (angle: long arm jursdiction) celantan al aliaj landoj fare de Usono laŭ ties enlandaj leĝoj.

La 18an de julio la usona Ŝtata Departemento deklaris plenumon de unuflankaj sankcioj kontraŭ dek unu entreprenoj kaj sep personoj kiuj rilatas kun iranaj firmaoj, inkluzive ĉinajn entreprenojn kaj personojn. Pri tio Lu Kang komentis:

"Ĉinio firme oponas ĉiaforman nukle-disvastigon kaj severe plenumas sian internacian devo kaj promeson. Kaj samtempe ni ĉiam kontraŭas la tielnomatan "longabrakan jurisdikcion" celantan al aliaj landoj fare de Usono laŭ ties enlandaj leĝoj, ĉar tio ĉi ne utilas pliigi al diversaj partioj interfidon, nek helpi al penado kune solvi iujn internaciajn problemojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin