Egiptio konsideras kunlaboron kun ĉinaj firmaoj pri tramvojo ĉirkaŭ Kairo

(GMT+08:00) 2017-07-19 13:10:19     Redaktoro:Yu

Egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi marde renkontiĝis kun koalicio de ĉinaj firmaoj pri konstruado de tramvojo ĉirkaŭ Kairo.

La Ĉina Internacia Aviadindustria Korporacio kaj la Ĉina Fervoja Limigita Kompanio kune efektivigos la projekton.

La Oficejo de Ekonomia kaj Komerca Konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Kairo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la renkontiĝo atingis komencan interkonsenton pri la projekto, tamen necesas pli da tempo kaj pluaj intertraktadoj antaŭ atingo de fina interkonsento.

Alaa Youssef, proparolanto de egipta prezidento, diris, ke la renkontiĝo, kiun ĉeestis egipta ministro pri transporto Hesham Arafat, diskutis pri la lasta progreso en la intertraktado pri la tramvoja projekto. Youssef diris, ke la projekto estas parto de la plano efektivigita de la Ministerio de Transporto por konstrui la fervojan reton kaj bonigi transportajn servojn en la tuta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin