Ĉina vicĉefministro urĝas Usonon moderigi restriktojn de eksporto kontraŭ Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-07-19 14:32:40     Redaktoro:Yu

Ĉina vicĉefministro Wang Yang marde vokis Usonon moderigi restriktojn de eksporto kontraŭ Ĉinio kaj permesi al ambaŭ flankoj ekspluati la grandegan merkatan potencialon en duflankaj komercaj.

Wang faris la rimarkojn en komerca tagmanĝo en Vaŝingtono antaŭ la 1a Ampleksa Ekonomia Dialoko inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke ĉina kaj usona ekonomioj ja havas konkurencivan dimension, sed ilia komplementeco estas multe pli granda ol la konkurenco.

Wangi diris, ke kiam la ĉina ekonomio daŭre kreskas je mezalta rapido kaj grimpas pli alten en la valorĉeno, la ĉinaj tradiciaj industrioj estas rapide transformitaj kaj plibonigitaj kaj novaj industrioj prosperas. Danke al tio, estas grandega merkata potencialo en la usona eksportado de progresintaj teknikoj, ŝlosilaj ekipaĵoj kaj partoj al Ĉinio. Sed bedaŭrinde, usonaj entreprenoj ne povis juste dividi la 'kukon' pro la malmodernaj usonaj regularoj pri regado de eksporto. La altteknikaj eksportoj al Ĉinio konsistigis 16,7% de la ĉina importado de tiaj produktoj en 2001, kaj la elcento falis ĝis 8,2% en la lasta jaro.

Li ankaŭ rimarkigis, ke Ĉinio havas 300 milionoj da homoj en la grupo de meznivela enspezo kaj ilia postulado de bonkvalitaj usonaj varoj kaj servoj ŝvelas tagon post tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin