Du ĉinaj lokoj aldonitaj en Mondan Heredaĵan Liston

(GMT+08:00) 2017-07-19 17:33:51     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe dum la 41a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato en la pola urbo Krakovo, du ĉinaj lokoj estis aldonitaj en la Mondan Heredaĵan Liston respektive kiel natura kaj kultura heredaĵoj. Ĝis nun entute 52 ĉinaj heredaĵoj estis enskribitaj en la la Mondan Heredaĵan Liston de Unesko.

En la 7a de julio, la Monda Heredaĵa Komitato decidis aldoni Hoh Xil de Qinghai-provinco de Ĉinio kiel naturan ejon en la Mondan Heredaĵan Liston. Hoh Xil, izolita regiono en la nordokcidenta parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio, okupas la areon de 3,7 milionoj da hektaroj. Kiel la plej granda, plej alta kaj plej juna altebenaĵo, ĝi havas multajn endemiajn speciojn, precipe tibetajn antilopojn, kiuj naskas idojn tie post longa migrado. Kelkaj el la plej valoraj bestoj inkluzivas ankaŭ sovaĝan poefagon, sovaĝan azenon, blanklipan cervon kaj brunan urson.

Du Yue, ĝenerala sekretario de la Nacia Komisiono de Ĉinio por Unesko, diris, ke Hoh Xil povas esti karakterizita de tri ĉefaj trajtoj. Unue, pro sia granda altitudo de pli ol 4 000 metroj, la loko estas rara altebenaĵo kun speciala ekosistemo, unikaj plantoj kaj valoraj bestoj. La dua estas ĝia surfaco, ĉar tiu ĉi regiono estas preskaŭ unu el la plej grandaj en la listo de mondaj naturaj heredaĵoj, kio pruvas la dediĉon de la ĉina registaro al protekto de medio. Du aldonis, ke la tria trajto estas, ke kvankam klimatŝanĝiĝo influas multajn landojn, Ĉinio faris tre gravan paŝon kaj kontribuis al la protekto de la naturo kaj medio de la mondo. Tio estas ankaŭ tre grava por protekto de ĉi tiu tero de la ĉina popolo.

La programo enskribita en la liston de Unesko okupas la areon de ĉirkaŭ 6 milionoj da hektaroj, inkluzive de ĉirkaŭ 3,7 milionoj da hektaroj da kerna regiono kaj 2,3 milionoj da hektaroj da ĉirkaŭa regiono.

Hoh Xil signifas "belan junulinon, bluan monton" en la mongola lingvo. Ĝi estis obsedita de ŝtelĉasistoj en la 80aj jaroj de la lasta jarcento, kiuj ĉasis tibetajn antilopojn por ilia felo, kiu estis prilaborita en pintklasajn ŝalojn. En 1996, estis starigita la naturrezervejo por protekti la bestojn, kaj ĝi estis promociita al la nacia en 1997.

Nuntempe, pli ol 70 homoj estas dungitaj de la administracia buroo de la nacia naturrezervejo Hoh Xil por patrolado kaj pli ol 90% de ili estas tibetanoj. La populacio de la tibetaj antilopoj kreskis en la pasintaj jaroj danke al la intensaj klopodoj por la protekto, kaj nun tie vivas pli ol 60 mil antilopoj.

En la 8a de julio, la 41a Sesio de la Monda Heredaĵa Komitato decidis enskribi la historian internacian setlejon Gulangyu de Ĉinio kiel kulturan ejon en la Mondan Heredaĵan Liston.

Komentante la decidon de la Monda Heredaĵa Komitato, Fu Qisheng, direktoro de la Fujian-provinca Buroo de Kulturaj Heredaĵoj, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la sukcesa enlistigo de la historia internacia setlejo Gulangyu reflektas la fakton, ke la klopodoj de Ĉinio por protekto de mondaj heredaĵoj akiris gravan progreson, kaj montras, ke la kultura konstruo kaj protekto de kulturaj relikvoj en Fujian-provinco atingis novan nivelon. Por tiuj laborantaj por la protekto de kulturaj relikvoj en Fujian, tio estas granda honoro kaj granda respondeco. Fu aldonis, ke la 21 membroj de la Monda Heredaĵa Komitato alte taksis la historian ejon Gulangyu kiel unikan lokon, kiu atestis la procezon de multkulturaj interŝanĝoj kaj integriĝo.

La insulo Gulangyu situas ĉe la estuaro de la rivero Jiulong kaj rigardas al la urbo Xiamen. Ĝiaj heredaĵoj inkluzivas setlejon konsistantan el 931 konstruaĵoj reprezentantaj diversajn lokajn kaj internaciajn arkitekturajn stilojn, naturaj pejzaĝoj, historiaj vojoj kaj ĝardenoj. Gulangyu estas escepta ekzemplo de kultura kunfandiĝo.

La insulo, iama internacia setlejo, havas 13 konsulejojn, preĝejojn, hospitalojn, lernejojn kaj policejojn, konstruitajn de fremdaj komunumoj dum la periodo de la mezo ĝis la fino de la 19a jarcento. En la komenco de la 20a jarcento, la insulo altiris transmarajn ĉinajn elitojn, kiuj revenis kaj konstruis privatajn loĝejojn sur la insulo, ofte kun miksaĵo de la orienta kaj okcidenta arkitekturaj stiloj. Ĝi estas unu el la plej bone konservataj internaciaj setlejoj en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin