Okazos filmfestivalo "Teo kaj Amo" (2017) oktobre en ĉinaj urboj Hangzhou kaj Huzhou

(GMT+08:00) 2017-07-31 09:02:31     Redaktoro:Ĝoja
Post esplorado kaj diskutado, la organizantoj de la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" (2016 – 2017) decidis, ke la ĉinaj urboj Hangzhou kaj Huzhou en la provinco Zhejiang gastigos la filmfestivalon Teo kaj Amo (2017) de la 21a ĝis la 28a de oktobro. Premiitoj de la konkurso estos invitataj. Nun organizantoj planas abundajn kulturajn aranĝojn por ke partoprenantoj havu belajn tagojn kaj neforgeseblajn memoraĵojn.

Jen la filmeto pri la gastigaj urboj.



En Feria Vilaĝo Yuanxiang de urbo Huzhou vivis Lu Yu (733-804) pli ol 40 jarojn kaj dume li verkis la unuan libron pri teo.


Nun troviĝas la tombejo de Lu Yu ĉe la Feria Vilaĝo Yuanxiang.


En la ĉina dinastio Tang (618 – 907), sanktulo de teo Lu Yu esploris la montaron en Changxing, taksis la Teon Zisun, produktita ĉi tie, tre bona kvalito, tial la teo Zisun estis ofertata nur al la imperiestra familio.


Historie, Nanxun-urbeto estis fama pro silkproduktado, preskaŭ ĉiu familio sin vivis per bredado de silkraŭpoj kaj silkproduktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin