Ĉinio daŭre ludas sian rolon por paco de Mezoriento

(GMT+08:00) 2017-07-20 19:06:58     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 20a de julio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke nun la mezorienta situacio sin lokas en ŝlosila vojkruciĝo; kiel permanenta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Ĉinio daŭre plifortigos kunlaboron kaj kunagadon kun la landoj en tiu ĉi regiono kaj kune kun la internacia komunumo faros, ke la situacio iru en ĝusta direkto.

Lastatempe palestina prezidento, tunizia ministro pri eksteraj aferoj, kabineta sekretario de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj karara ministro pri eksteraj aferoj sinsekve vizitis Ĉinio. Estas analizo, ke Ĉinio viglas ĉe la problemon de la Mezoriento. Por tio Lu Kang komentis:

"Se la Mezoriento ne stabilus, paco en la mondo malfacilus. Kiel permanenta membro de la Sekureca Konsilio de UN Ĉinio ĉiam zorgas pri paco, stabileco kaj prospero de la regiono. Ĉinio ne havas siajn interesojn ĉe la pritraktado de la problemo de la Mezoriento kaj faras ĉion nur por bono kaj beno de la regionaj landoj kaj popoloj. Ĉinio daŭre plifortigos kunlaboron kaj kunagadon kun la landoj en tiu ĉi regiono kaj kune kun la internacia komunumo faros, ke la situacio iru en ĝusta direkto."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin