Ekonomia dialogo portas al Ĉinio kaj Usono firman kunlaboron

(GMT+08:00) 2017-07-20 20:15:06     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 20a de julio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la unua ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono estas krea, pragmata kaj konstruema dialogo, kaj la komuna ideo formita de la du partio kaj la atingo akirita dum la dialogo metis solidan bazon por la estonta kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono.

En la 19a de julio la unua ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazis en Vaŝingtono. Dum la dialogo la du partioj faris vastan diskuton pri komerco kaj investo inter Ĉinio kaj Usono, centtaga kaj unujara planoj pri ekonomia kunlaboro, mondskale ekonomia mastrumado ks. kaj akordiĝis en multaj rilatoj. Por tio Lu Kang komentis:

"La du partioj opinias, ke ĝi estas krea, pragmata kaj konstruema dialogo. La plej grava rezulto kuŝas en tio, ke oni difinis la ĝustan direkton de la ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, kio metis solidan bazon por la estonta kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin