107 institucioj fariĝis iniciataj membroj de AFKA

(GMT+08:00) 2017-07-20 20:38:37     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 20a de julio Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino diris, ke la malferma ceremonio de la Azia Financa Koopera Asocio (AFKA) okazos la 24an de julio en Pekino, kaj por tio Ĉinio esprimas gratulon. Nun 107 institucioj el la kvin kontinentoj fariĝis iniciataj membroj de AFKA.

Lu Kang informis, ke la Azia Financa Koopera Asocio oficiale fondiĝis en la 11a de majo, kaj ĝia sidejo lokiĝas en Pekino. Lu Kang esperis, ke AFKA, kun la celo "interkomunikiĝado kaj kunlaboro, kunmastruado kaj kunĝuado", ludos aktivan rolon por la stabiligo de financa merkato en la regiono kaj eĉ la mondo kaj por la kuna disvolvado en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin