Fokusoj de la Semajno (Jul. 21)

(GMT+08:00) 2017-07-20 17:44:27     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis preni efikajn rimedojn por antaŭenigi reformojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la 37a kunveno de la Centra Gvidgrupo por Profundigo de Ampleksa Reformo, kiun li estras. Li diris, ke ĉiuj lokoj devas antaŭenigi reformojn, preni sur sin respondecojn kaj fari konkretajn kaj pionirajn klopodojn.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la grupo alvokis por verda kaj daŭripova disvolviĝo de agrikulturo. Rilataj departementoj devas konvene trakti la rilatojn inter verda evoluigo kaj ekologia protekto, nutraĵa sekureco, kaj pliigo de la enspezo de terkulturistoj. Disvolvado de agrikulturo devas esti akorda kun la medio kaj resursoj kaj kunordigita kun produktado kaj la popola vivteno por atingi daŭripovan kreskon. La grupo urĝis starigi la nacian sistemon de teknologia transigo, emfazante la gravecon de strategiaj industrioj. Teknologia transigo devas ludi pli bonan rolon en altgradigo de teknologia novigado kaj akcelado de ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Ĉina sendito al la Unuiĝintaj Nacioj merkrede urĝis ĉiujn landojn preni plu evoluigon kiel prioritaton kaj celi komunan prosperon.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en sia deklaro en la Ministra Kunveno de la Altnivela Politika Forumo pri Daŭripova Disvolvado. Li diris, ke efektivigo de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado estas la kerna tasko de ĉiuj landoj en la kampo de evoluigo kaj ankaŭ komuna respondeco de la internacia komunumo. Ĉiuj landoj bezonas akordigi siajn naciajn strategiojn pri evoluigo kun la Tagordo de 2030 kaj ligi sian nacian disvolvadon kun tiu de aliaj landoj kaj regionoj kaj ankaŭ kun gravaj iniciatoj de internacia kunlaboro por atingi la efikon de reciproka akcelo.

La Altnivela Politika Forumo, la centra platformo de la UN por sekvado kaj revizio de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj la Celoj de Daŭripova Disvolvado, estis okazigita inter la 10a kaj 19a de julio sub la aŭspicio de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, inkluzive de la tri-taga ministra kunveno inter la 17a kaj 19a de julio.

Venezuela vicprezidento Tareck El Aissami diris merkrede en kunveno de la Venezuela Konsilio de Nacia Defendo, ke Venezuelo prenos serion da ekonomiaj, politikaj kaj diplomatiaj rimedoj por respondi al la minacoj de sankcioj el Usono kaj la Eŭropa Unio.

Aissami diris, ke la Konsilio de Nacia Defendo deklaros al la mondo, ke Venezuelo rifuzas la intervenon de usona prezidento Donald Trump en la internajn aferojn de la lando, kaj ke la deklaro de Trump estas direktita kontraŭ la libereco kaj suvereneco de Venezuelo kaj ne povas malhelpi la procezon de la konstitucia asembleo. Aissami aldonis, ke la kunveno de la Konsilio de Nacia Defendo daŭros ĝis elektado de la konstitucia asembleo en la 30a de julio.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke konsidere la situacion en Venezuelo, Usono eble enkondukos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ la lando. Trump diris en deklaro, ke Usono ne povas esti indiferenta pri malboniĝo de la situacio en Venezuelo, kaj ĝi enkondukos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ la lando, se la registaro de Nicolas Maduro okazigos elektadon de la konstitucia asembleo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin