Novaĵoj (Julio 21)

(GMT+08:00) 2017-07-21 17:43:28     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono akiris pozitivajn rezultojn; Ĉinio urĝas rilatajn landojn solvi diplomatian krizon de Kataro per dialogo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

En la 19a de julio la unua Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazis en Vaŝingtono. Ĉina vicĉefministro Wang Yang kaj usonaj financa sekretario Steven Terner Mnuchin kaj komerca sekretario Wilbur Ross kune prezidis la dialogon. Preskaŭ 15 altnivelaj oficistoj de ambaŭ flankoj partoprenis en la dialogo. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri serva industrio, cent-taga plano kaj jara plano de ĉina-usona ekonomia kunlaboro, tutmonda ekonomio kaj regado, politiko de makroskopa ekonomio, komerco kaj investo, negoco de altteknika produkto kaj agrikultura kunlaboro, efike akcelis komprenon unu al la alia, profundigis konon pri diverĝoj, esploris vojmapon de demando-solvado kaj atingis konsenton pri iuj demandoj.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia katara paralelulo Sheikh Mohammed bin Abdulrahman Al Thani, vokante al ĉiuj partioj trakti malkonsentojn inter si kadre de la Golfa Kunlabora Konsilio.

Wang diris, ke ĉiuj flankoj devas sin deteni plu kaj konduki rektan intertraktadon kiel eble plej baldaŭ, por eviti eskaladon de la situacio, elsendi pozitivan signalon en traktado de la krizo per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj, kaj certigi la rolon de la Golfa Kunlabora Konsilio.

Wang esprimis fidon, ke la golfaj landoj havas la kapablon trakti la nunan situacion kaj solvi malkonsentojn ene de la Golfa Kunlabora Konsilio. Li diris, ke oponi ĉian terorismon estas la komuna konsento de la internacia komunumo. La golfaj landoj povas trovi vojon por solvi la krizon per sincera intertraktado, surbaze de komuna kontraŭterorisma batalo, reciproka respekto, ne-interveno en alies internajn aferojn, kaj plenumo de internaciaj devoj. Li aldonis, ke Ĉinio aprezas kaj subtenas la klopodojn de Kuvajto por mediacio, kaj vokas la internacian komunumon krei kondiĉojn por solvi la krizon sur regiona nivelo. Kiel sincera amiko de arabaj landoj, Ĉinio volas ludi konstrueman rolon por antaŭenigi pacan intertraktadon, se tio estas necesa.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde unuanime adoptis rezolucion enkonduki sankciojn kontraŭ du armitaj grupoj, du entoj kaj kvar individuoj ligitaj al la Islama Ŝtato kaj al-Qaeda.

Du armitaj grupoj estas Jund al Aqsa ligita kun al-Qaeda kaj Jaysh Khalid ibn al-Waleed ligita kun la Islama Ŝtato, kaj ambaŭ batalas en Sirio.

Du entreprenoj pri mona interŝanĝo en Sirio – Hanifa kaj Selselat al Thabab - kredeble havas financajn rilatojn kun la terorismaj grupoj kaj estis metitaj en la liston de sankcio.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN kaj prezidanto de la Sekureca Konsilio por julio, Liu Jieyi, diris, ke terorismo estas la malamiko de la tuta homaro, kaj kontraŭterorismaj operacoj devas sekvi saman normon, doni plenan ludon al la ĉefa rolo de UN kaj la Sekureca Konsilio, kaj fortigi efikan kunordigon inter ĉiuj partioj.

Ĵaŭde hinda elekta komitato proklamis, ke kandidato de la Nacia Demokratia Alianco Ram Nath Kovind estis elektita kiel nova prezidento de Hindio.

De la 11a ĝis la 17a horo ĵaŭde hinda parlamento faris kalkulon de la balotiloj de la prezidenta elektado. Kovind gajnis 65% da balotiloj kaj gajnis la elektadon. En la elektado la Tutlanda Demokratia Alianco, gvidata de la reganta partio Hinda Popola Partio, okupis plejparton de la sidlokoj en la elekta institucio, tial la rezulto konformis al la atendo, ke Kovind gajnu la elektadon.

Kovind estas 71-jara kaj iam laboris en alta juĝejo kaj supera juĝejo dum 15 jaroj. De 1994 ĝis 2006 li servis kiel parlamentano de la supra ĉambro de la federacia parlamento.

La palestina novaĵ-agentejo WAFA raportis ĵaŭde, ke palestina prezidento Mahmoud Abbas diris, ke lastatempe Israelo prenis rimedojn en la sanktejo Aqsa de la malnova urbo de Jerusalemo, intencante krei novajn faktojn por ŝanĝi la nunan staton, kio estas publika provoko al internacia leĝo.

La raporto diris, ke Abbas jam ordonis sendi palestinan delegacion al Azerbajĝano, postulante, ke la Komitato pri la Plenumo de la Neforigeblaj Rajtoj de la Palestina Popolo, kiu estas subordigita al Unuiĝintaj Nacioj, tuj okazigu specialan kunvenon por esplori la nunan situacion en la malnova urbo de Jerusalemo, precipe en la sanktejo Aqsa, kaj postuli, ke Israelo haltigu ĉiujn rimedojn prenitajn por la sanktejo Aqsa, forigu metal-sondilon kaj respektu la historion kaj leĝan statuson de la malnova urbo de Jerusalemo kaj la sanktejo Aqsa kaj ankaŭ la liberecon je kredado.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ 42 palestinanoj kaj 5 israelaj policanoj estis vunditaj ĵaŭde vespere en konflikto ekster la leon-pordego de la malnova urbo de Jerusalemo.

Tiuvespere miloj da palestinanoj kolektiĝis ekster leon-pordego de la Templo-Monto por preĝado kaj ankaŭ por protesto kontraŭ la israela polico pri instalado de metal-sonda pordo post la pafado en la 14a de julio.

Proparolanto de la israela polico Luba Samri diris, ke palestinanoj ĵetis ŝtonojn kaj botelojn al israelaj policanoj, kaj la polico reagis per larmiga gaso. Kvin policanoj estis vunditaj. La palestina societo de la ruĝa krescento diris, ke 42 palestinanoj estis vunditaj en la konflikto, kaj 36 vunditoj estis portitaj al hospitalo por kuracado.

La 2a intertraktado pri la eliro de Britio el la Eŭropa Unio finiĝis ĵaŭde en la stabejo de la EU. La du flankoj, Britio kaj la EU, ne povis akordiĝi pri la pago de Britio por la eliro kaj la superrigardo de rajtoj kaj interesoj de transmaraj civitanoj.

En gazetara konferenco post la intertraktado, brita ministro pri aferoj de la eliro el la EU, David Davies, kaj ĉefreprezentanto de la EU por la intertraktado kun Britio, Michel Barnier, ambaŭ priskribis la intertraktadon per la vortoj "konstruema" kaj "meti fundamenton por la venonta intertraktado", tamen ambaŭ flankoj ne preterlasis malkonsentojn en ŝlosilaj demandoj.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde malakceptis la usonan raporton pri terorismo, kiu akuzas Iranon pri sponsorado de terorismo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris, ke la raporto pri la tutmonda situacio de terorismo estas nevalida kaj intencas deturni la atenton de la mondo el la usona subteno al kaj ĝia rolo en la ekspansio de terorismo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin